Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reago al raportoj pri la tertremo en Haitio (VIII)
2010-01-27

    Matti (Finnlando)

 

    Mi legis parton de la rubrikoj.

 

    Estis bone, ke Ĉinio estis tuj preta helpi al Haitio, ĉar ĝi ja estis mem trafita de granda tertremo en la jaro 2008. Ĉinio estis inter la unuaj por sendi avion kun ekipaĵoj kaj helpistoj, kvankam Haitio estas malproksima, eĉ simetrie kontraŭflanke de la terglobo.

 

    La rapida ago certe kreis simpation al Ĉinio kaj montras, ke Ĉinio nun estas pliforta ekonomie kaj volas plie kontribuas al solvo de problemoj de la mondo.

 

    Haitio estas malriĉega lando kun longa politika malstabileco. Ofte, kiam landoj pro iu kaŭzo sendas homojn al alia lando, oni iĝas dubi pri la motivoj. Ĉi-kaze oni eble devas dubi pri la motivoj de Usono kaj Francio, kiuj longe engaĝiĝis en politiko de Haitio. La aliaj apenaŭ havas ekonomiajn kaj aliajn interesojn en la malriĉega kaj malpaca lando.

 

    La raporto pri la ok mortintaj ĉinaj policanoj en la internacia paciga taĉmento donas certan homecan guston. Se estus malpli oficiale kaj pli amplekse, estus pli agrable. Same estas pri la raportoj kun kelkaj dankemaj haitianoj.

 

    Al mi la plej interesaj artikoloj estis en "Helpo de la internacia socio" (komunumo?) kaj "Komentoj", nome resume pri internacia helpo kaj pri ĉina helpo. En la aliaj estis mallongaj informoj ne facile rilatigeblaj al aliaj aferoj. La iom longaj resumaj tekstoj povus esti komence de paĝo kaj detaloj kaj bildoj poste. La demando trudiĝas, ĉu la ĉinaj viktimoj kaj ĉina helpo estas iel emfazindaj. Certe estas respektive bedaŭrinde kaj laŭdinde, sed: Ĉu ne estus bone pli internacie (kaj Esperantece) trakti la aferon, do iel kunigi informojn pri ĉina helpo kaj alilanda helpo, atenti la landon mem kaj ĝiajn grandajn problemojn. Poste povus esti pri la ĉinaj viktimoj kaj eĉ komparo al tertremo de Sichuan-provinco (estus interese). Por Haitio la tertremo trafinta la ĉefurbon mem kun multaj posttremoj estis grandega katastrofo kaj oni eble ne kapablos meti la landon al bona vojo por stabileco kaj bonfarto de la popolo. La katastrofo havos postsekvojn ankoraŭ dum jardekoj post kiam la helpotaĉmentoj estos foririntaj (ĉu ankoraŭ povus esti raportoj?).

 

    Do, estus bone, se la redaktantoj povus pli verki pri signifo de la okazintaĵoj.

 

(Redaktoroj: Li Jianhua kaj Wang Lihua)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng