Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Novaĵo de haitia esperantisto
2010-01-28

 

    Ni ricevis leterojn de kolombia esperantisto Ruben Torres, kiu havas kontakton kun haitia esperantisto Christine Theano. Ĉion bonan al la haitiaj esperantistoj.

 

    Jen la du leteroj:

 

    Mi estas amiko de Christine Theano, esperantistino el Haitio.

 

    Post kelktaga serĉado finfine Christine aperis la 22-an de januaro, kvankam ŝia mesaĝo estas tre magra. Feliĉe ŝi vivas, sed mi ankoraǔ scias nenion pri ŝia nuna stato.

 

    Mi komprenas, ke la komunikado kun Haitio ankoraǔ estas ege malbona, sed tuj kiam mi ricevos konfirmon pri la situacio de nia Christine, mi distrumpetos ĝin serĉe de helpo.

 

    Estas alia esperantisto el Petion Vile, tre proksime al Portoprinco, kies nomo estsa Michelet Michel. Kaj nun li estas serĉata de lia frato loĝanta en Usono. Bedaǔrinde pri Michelet ni.

 

    Pri la aliaj (ĉirkaǔ 20) esperantistoj de Portoprinco, mi aǔdis nenion ĝis hodiaǔ.

 

    Ni esperu!

 

    Kunsendaĵo

 

    Geamikoj,

 

    Dum mia lasta vizito al Haitio mi povis finfine kontakti s-rinon Christine Theano. Kaj mi diras "finfine", ĉar post plurfoja telefona kontakto kaj kiam mi pensis ke la persona renkontiĝo ne estus ebla, nur tiam mi vidis Christine. Ŝi, tre ĉarma kaj inteligenta, loĝas ne en Portoprinco, sed en vilaĝo kiu nomiĝas Pernier kaj kiu estas proksimume du horojn for de la ĉefurbo Portoprinco. Ni parolis pri diversaj temoj, sed ĉefe pri la situacio de Haitio kaj pri la stato de la movado en tiu lando.

 

    Ŝi rakontis al mi, kaj mi mem konstatis tion, ke ĉio malfacilas en Haitio. La politika situacio de la lando estas malbona kaj tio malebligas la normalan disvolviĝon de ĉio, de transporto ĝis sekureco. La movado en Haitio fakte ne ekzistas, sed malgraǔ tio, estas grupo de esperantistoj kiu lastatempe ne kunvenas nur pro la tre malfacila ĝenerala situacio. Sed mi ankaǔ povas konstati, ke Christine estas heroino. Ŝi tute trankvile kaj plenfide diris al mi, ke por ŝi estas nenia problemo labori por Esperanto. Feliĉe al haitiaj esperantistoj NE mankas lernomaterialoj, volo kaj energio.

 

    Ĝuste pro tio, en la dua sabato de januaro 2007, efektiviĝis la UNUA ESPERANTO-RENKONTIĜO DE LA ESPERANTISTOJ DE HAITIO, en Pernier. Temas pri unutaga renkontiĝo (oni timetas nomi ĝin kongreso), en kiu la haitia esperantistaro serĉis la manierojn agadi favore al Esperanto.

 

    Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi novaĵo estas tre bona, kaj mi pensas, ke la haitiaj esperantistoj havas ĉion por organizi la movadon kaj progresigi Esperanton en tiu ĉarma lando.

 

    Mi planas ĉeesti tiun unuan renkontiĝon haitian kaj vidi propraokule la renaskiĝon de Esperanto en tiu parto de la mondo.

 

    Se vi volas saluti kaj kuraĝigi Christine (kaj samtempe ricevi iom da ŝia forto kaj entuzismo), vi povas sendi mesaĝon al ŝi ĉe christinetheano@hotmail.com (senspace, kompreneble).

 

    Tre esperplene,

 

    Ruben

 

(Kontribuo de Ruben Torres kaj Ĉielismo WANG Tianyi)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng