Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Subtenu la kubajn kuracistojn en Haitio
2010-01-29

 

 

 

    La gravega tertremo, kiu trafis Haition la 12-an de januaro 2010, skuis la mondon. 80 % de la konstruaĵoj detruiĝis, pli ol 150 mil homoj perdis la vivon (Rimarko HM: la nun anoncita nombro atingas 170 mil). Centmiloj perdis ĉion kaj postrestas ofte kun grava handikapo.

 

    La venontajn semajnojn multnombraj personoj mortos pro manko de higieno kaj pro diareo kaj bronkito, la tipaj malsanoj de la struktura malriĉeco kaj ekspluato sub kiu la haitianoj jam dum jarmiloj suferas. Ĝi estas la kunkialo pro kiu tiu ĉi katastrofo fariĝas malhumana.

 

    Feliĉe la internacia medicina helpo rapide ekis. Apenaŭ konata estas la fakto, ke Kubo ekde 1998 laboregas en Haitio por efektivigi integran sanplanon, al kiu 6 mil kubanaj kuracistoj kaj paramedicinistoj partoprenas kaj donas sian tutan atenton. En tiu kadro la preskaŭ 400 kuracistoj estis surloke en la momento mem de la katastrofo. Ilia ĉeesto estis esenca por helpi kaj kuraci la popolon dum la unuaj 72 horoj. Tuj post la tertremo, Kubo sendis ankoraŭ 60 specialistojn de la medicina brigado Henry Reeve, speciale trejnitaj kaj bone ekipitaj specialistoj por interveni okaze de katastrofo. 400 haitiaj kuracistoj kiuj studis en Kubo aldoniĝis al la kubaj medicinaj helpantoj. La kubaj kuracistoj transformis iliajn restadejojn en malsanulejojn. Plie ili povis kalkuli je la kvin centroj pri ĝenerala diagnostiko, kiujn ili pli frue donis al Venezuelo. Ili disponigas specialajn esplorilojn kiel MRI-skanilon, daŭroflegan sekcion kaj akuŝsekcion.

 

    Ĝis la 24-an de januaro, do dekdu tagojn post la fatala skuo, la kubaj kuracistoj, kuracis jam pli ol 18 mil pacientojn kaj faris 1.7 mil operaciojn el kiuj la duono estis ege kompleksaj. Intertempe la kubaj sanlaboristoj startis grandamasan vakcinadon kontraŭ tetanoso per 400 mil vakcindozoj, donacitaj de Kubo.

 

    La dediĉo de la kubaj kuracistoj kaj iliaj helpantoj estas por la haitianoj vivesenca. Kubo, premata de la plej longa ekonomia blokado en la historio kaj daŭre streĉe batalanta por provizi la propran popolon per la necesaj medikamentoj, ne donas nur la restaĵojn, sed dividas la propran havaĵon kun la haitia popolo.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio; "El Cuba Aktua", tradukis el la Nederlanda Eddy Raats)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng