Servas kliniko de ĉina taĉmento kuraca kaj kontraŭepidemia en Portoprinco
2010-01-29
La 27-an de januaro la ĉina taĉmento kuraca kaj kontraŭepidemia instalis provizoran klinikon en Portoprinco por kuraci la tieajn suferantojn.
Servas 8 horojn ĉiutage la kliniko, situante sur la Universala Placo antaŭ Domo de la Haitia Parlamento, en okcidento de Portoprinco, kun oportuna trafiko, najbare de troloĝata malriĉula kvartalo. La ĉina taĉmento faris zorgeman laboron kontraŭepidemian ĉirkaŭe de la kliniko.