Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Teruraj novaĵoj pri Christine Theano el Haitio‏
2010-02-01

 

    Kolombia esperantisto Ruben Torres transsendis al ni ret-mesaĝon el sia amiko Christine Theano en Haitio, kaj ni estas angoraj pri ŝi. Jen la mesaĝo:

 

    Saluton Ruben,

 

    Dankon pro via amikeco. Mi bone fartas sed ne tute mia familio. Mi perdis mian fraton kaj kelkajn aliajn membrojn de mia familio. En mia domo la muroj falis kaj nun ni dormas ekstere sur stratoj kaj ni timas eniri en la domojn kies strukturoj estas malbonaj.

 

    La fakultato de Lingvistiko kie loĝis nia centro falis kaj ni perdis ĉiujn niajn librojn kaj materialojn. Ĉiuj la studentoj de la fakultato mortis ankaǔ (ili ne estis esperantistoj).

 

    Denove mi vin dankas pro via amikeco.

 

    Amikeme via,

 

    Christine

 

(Kontribuo de Ruben Torres)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng