2010-02-04
“Kio estas tio?”
Okaze de la jarfinaj festoj, ĉinaj geknaboj de la E-kurso gvidata de la geedzoj Fontaine en Baotalu, Zhenjiang de Jiangsu, Ĉinio, sendis al francaj korespondantoj (en Saoû, Provenco) du skatolojn da "jian zi"... ne dirante al ili, kio tio estas...
La foto montras la de ili ĵus ricevitan perpoŝtan pakaĵon...
Iu el ili serĉis en la retejo kaj trovis, ke "jian zi" estas tradicia ĉina infana ludaĵo...(iom simila al volano, kiun oni ludas per piedo--red.)
Ĉu ne interese?
(Kontribuo de Michel Fontaine el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|