Ĉina medicina taĉmento al Haitio rondiris en kamparo
2010-02-04
La 1-an de februaro ĉina medicina taĉmento al Haitio rondiris en kamparo, kie loĝas tertrem-suferintoj, por rekte kaj facile liveri medicinan helpon al la suferintoj. Tiutage la taĉmento kuracis 536 homojn, interalie 60% estis virinoj kaj infanoj. Post atingo de Portoprinco, la taĉmento jam kuracis 1800 suferintojn.