Guangdong-a Esperanto-Asocio Festis la Printempan Feston
2010-02-04
Guangdong-a Esperanto-Asocio kaj Kantona Esperanto-Asocio kune okazigis kunsidon por festi la baldaŭ venontan Printempan Feston, kiun partoprenis Liu Jian, Ling Jongchang, Fu Li , Ye Shuzi kaj antaŭuloj de la asocioj. Oni konigis la situacion de la ĵus finita 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto, resumis la laboron en la pasinta jaro kaj raportis la laboroplanon por la kuranta jaro.