de Optimisto (LIU BAOGUO)
 |
Eperanto-asocio de Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio konigas Esperanton en la universitato |
Invitite de loka E-asocio, komence de aprilo, 2009, mi venis al Baotou, la dua granda urbo en Interna Mongolio, Ĉinio, kaj instruis Esperanton en la supera mezlernejo Tianjiabing de Baotou kaj en Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio. La gelernantoj de mezlernejo, kiuj lernas en la unua klaso, estas permesitaj lerni Esperanton dum ilia libera tempo kaj dum 2009 pli ol 180 gelernantoj lernis Esperanton. Kelkaj lernantoj jam povas simple interkomuniki kun eksterlandaj esperantistoj. Kaj en Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio gestudentoj prenis Esperanton kiel nedevigan kurson. En 2009, ĉirkaŭ 460 gestudentoj lernis Esperanton kaj ricevis du stud-poentojn post ekzamenoj.
Dum la instruado, mi trovis, ke mongolaj(ĉinaj) studentoj pli facile lernas nian lingvon ol la hanaj studentoj. La plej malfacilaĵo al hanoj estas la prononco de la litero “R”, ĉar en la ĉina lingvo (Han lingvo) ne estas tia prononco tamen en la mongola estas la prononco. Kaj mongolaj(ĉinaj) studentoj bone parolas han-lingvon, ili havas avantaĝon en la lernado de lingvoj ol hanaj studentoj.
 |
Lernantoj de E-kurso en la Mezlernejo Tianjiabing |
En libera tempo, mi vizitis kelkajn lokojn proksime de la urbo. En la mongola lingvo, Baotou signifas: la loko, en kiu vivas cervoj. Pro tio Baotou estas nomata Cerva Urbo. En la mezo de la urbo estas malgranda stepo nomata Saihantala kun 770 hektaroj. Saihantala en la mongola lingvo signifas belan stepon. En Interna Mongolio multaj lokoj estas nomataj per Saihantala. Proksime de la urbo estas dezerto nomata Engebei, kie mi vizitis kune kun kelkaj amikoj en feriaj tagoj.
En la 28-a de majo, mi kaj unu studento veturis al Huhhot, la ĉefuurbo de Interna Mongolio. Ni vizitis s-ron 87 jaran Li Sen, kiu estas prezidanto de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio. Li estis ĝojega pro nia vizito, ĉar delonge neniu parolis kun li en Esperanto. Pro tio ni babilis preskaŭ tute en Esperanto dum nia restado en lia hejmo.
En Baotou, lokaj samideanoj ofte okazigas E-aktivadojn por propagandi Esperanton al la publiko. Laŭplane la supera mezlernejo kaj la universitato daŭre starigos E-kursojn en sekvonta semestro, mi devos daŭre instrui ĉi tie almenaŭ unu jaron. Mi esperas, ke post mia foriro lokaj samideanoj povos daŭrigi la instruadon de Esperanto.
Redaktorino: Chen Ji