La 31-an de januaro la Ŝanhaja E-Asocio okazigis Esperanto-salonon, kiun ĉeestis pli ol 20 samideanoj, inkl. de s-ino Biruta Rozenfelde, konsiliano de la Universala Esperanto-Asocio kaj esperantistino el Latovio, kiu faras viziton al la urbo Ŝanhajo, kaj s-ro Saed, samideano el Irano.
La ĉeestantoj aŭskultis raporton faritan de s-ino Biruta Rozenfelde kaj diskutis pri tio, kio ilin interesas.