2010-02-08
Lastatempe, la Muzeo de Yuanmou-homoj kun investo de pli ol 20 milionoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj egalas al unu usona dolaro) estis starigita en Yuanmou-gubernio de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. La muzeo konsistas el unu antaŭa halo kaj 5 eksponejoj, en kiuj troveblas grafikaĵoj pri origino de la homaro, fosilioj de prahomoj kaj antikvaj elmortintaj vivuloj, simulaj scenoj de ilia vivo ktp.
En 1965 oni malkovris fosiliojn de du incizivoj en Nabang-vilaĝo de Yuanmou-gubernio. Poste. Fakuloj konfirmis, ke ili estas dentoj de subraso de piedirantaj homoj, nomitaj per “Yuanmou-homoj”, vivantaj antaŭ 1.7 milionoj da jaroj.
(el la retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong
|