2010-02-08
En la usona filmfestivalo Sundance okazis fine de januaro la premiero de la filmo Utopia in four movements de reĝisoro Sam Green. La titolo de la filmo ("Utopio en kvar movimentoj" aŭ "Utopio en kvar movadoj") referencas al la tradicia konstruo de simfonio kaj al sociaj movadoj. Unu el la movadoj estas la esperantista, kiun Sam Green observis kaj filmis i.a. en kongreso de la usona landa asocio ELNA kaj en la Universalaj Kongresoj en Florenco, Jokohamo kaj Roterdamo. La nuna tempo estas, laŭ Green, malamika al utopioj, sed malgraŭ tio diversaj idealistoj plu persistas, ne perdante siajn idealojn, kaj la simpatio de la reĝisoro estas ĉe ili.
Sam Green estas renoma kinisto, kies dokumenta filmo The Weather Underground (2003) pri la tiunoma radikala usona movado en la 60-aj kaj 70-aj jaroj estis nomumita por Oskaro. Multaj esperantistoj helpis al Green en diversaj stadioj de la estiĝo de lia nova verko. Li ricevis asiston i.a. de ELNA kaj ESF. La Centran Oficejon de UEA li unuafoje kontaktis fine de 2005. Dum la Internacia Filmfestivalo de Roterdamo en januaro 2006, en kies programo estis unu el liaj filmoj, Green vizitis la Centran Oficejon por esplori en la Biblioteko Hodler kaj por prepari ĉeeston de sia skipo en Universalaj Kongresoj.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin
|