Ĉinio esperas, ke aliaj landoj atente aŭskultos voĉojn el Ĉinio
2010-02-09
Antaŭ kelkaj tagoj Yang Jiechi, ministro de la Eksteraj Aferoj de Ĉinio, faris paroladon en kunveno pri sekura politiko en Munkeno kaj respondis demandojn de raportistoj.
Li diris, ke egaleco kaj parolo-libereco estas necesa por ideala socio. Oni bezonas egalecon ne nur inter homoj, sed ankaŭ inter landoj. Oni bezonas demokratiajn internaciajn rilatojn. Li sincere esperas, ke ankaŭ aliaj landoj atente aŭskultos voĉojn el Ĉinio.