2010-02-09
Pluraj esperantistoj aĉetis de usona privatulo* la komercan retejon "esperanto.com" por krei tie nuresperantan socian retejon. Inter la iniciatintoj estas Dima Ŝevĉenko, juna (24-jara) moskva denaska esperantisto. Li jam havas blogon ĉe Ipernity: http://www.ipernity.com/home/dima_sxevcxenko al kiu aldoniĝis, ĉe Esperanto.com: http://esperanto.com/blogs/dima-%C5%9Dev%C4%89enko.
Laŭ plej freŝa statistiko, troveblas ĝis nun ĉe "esperanto.com" 361 uzantoj, 551 blogaĵoj, artikoloj kaj fotoj, kaj ankaŭ 180 komentoj.
Evidente, oni povas nur bondeziri al la iniciatintoj, i.a. Dima, kiu estas tre talenta. Same evidente, leviĝas la demando ĉu oni povas aliĝi senfine al multiĝantaj sociaj retejoj tre diversaj. Antaŭ kelkaj tagoj, en komuniko de la 2-a de februaro 2010, estis anoncita la apero de "Ning.com" http://esperantujo.ning.com.
Bone funkcias Ipernity, en kiu Esperanto estas samnivela kun pluraj aliaj "grandaj" lingvoj. Tie, homoj, kiuj ne konas Esperanton, havas eblecon malkovri ĝian ekziston, konstati, ke ĝi ne nur ekzistas, sed ankaŭ funkcias. Nur Esperanta retejo ne venigos eksterajn (eks-Terajn) homojn. Malfacilaĵo kuŝas en tio, ke tiuj retejoj ne malutilu reciproke al la ceteraj, ne endanĝerigu ties ekziston. Oni esperu, ke la iniciatintoj de "esperanto.com" trovos la ĝustan vojon.
-----------------------------
*: Fakte temas pri Luis R. Cancel el Novjorko: la malnova adreso "esperanto.com" plue aperas sur la retejo http://www.zoominfo.com/people/Cancel_Luis_962864.aspx
- sur lia retejo http://luiscancel.org/background.html eblas legi: s-ro. "Cancel establis Esperantan Interreton Servoj, LLC en somero de 1995 por provizi la kreskantan Interretan komunumon per iloj, kiuj helpos faciligi komunikadojn trans lingvaj baroj. EIS helpas klientojn por iliaj retejoj." Cetere plue aperas la poŝta adreso: Esperanto Internet Services, 304 West 102nd Street, Suite 5A, New York, NY 10025.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio
laŭ informo el Libera Folio tra Ret-Info:
"Esperanto.com" elaĉetita por esperantista projekto)
Redaktoro: Wang Lihua
|