Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Omaĝe al Howard Zinn
2010-02-09

 

    Malkovro de Howard Zinn en Esperantio estas vere dezirinda, ĉar li dediĉis grandan parton el sia longa vivo (87 jaroj) al malpravigo de la milito, al senmaskigo de la militpolitiko de Usono. Estas tre dezirinde, ke la tuta mondo malkovru, eventuale ankaŭ per Esperanto, lian ĉefan verkon "A People's History of the United States" (la Populara Historio de Usono) se ne en la kompleta versio, almenaŭ en la formo de bildrakonto "A People's History of American Empire" (Populara Historio de la Usona Imperio).

 

    Bedaŭrinde, oni malkovris lin tro malfrue en multaj landoj, inkl. de Francio. Ne longe antaŭ ol li mortis, la 2-an de junio 2009, li prelegis, en Parizo, en la librejo Quilombo. Li agnoskis sian mallertan uzon de la franca lingvo sed, malgraŭ tio, li strebis uzi ĝin. Scipovantoj de la franca aŭ uzantoj de aŭtomataj tradukretejoj povas legi transskribon de lia interveno sub la titolo "Décès d'Howard Zinn: l'Amérique perd sa boussole" (Forpaso de Howard Zin: Usono perdas sian kompason): http://w41k.info/35725#35725.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng