Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Voĉu por enkonduko de Esperanto en usonaj lernejoj
2010-02-09

    Konkurso de ideoj laŭ 20 kategorioj okazas ĉe www.change.org/ideas kun pluraj centoj da proponoj. En la kategorio EDUKADO, la instruado de ESPERANTO restas je la unua loko de pli ol semajno. Ni devas resti inter la 3 plej altaj lokoj por eniri duan rondon. Momente ni estas ĉe la 12a ĝenerala loko.

 

    Oni subvencios la 10 venkajn ideojn post dua rondo. Pluraj miloj da homoj partoprenas (pasint-jare ĉirkaŭ 100 000 homoj partoprenis la du rondojn.) Kelkaj gravuloj ĉe la retejo transdonos la ideojn al registaranoj de la Obama registaro.

 

    Mi sugestas laŭeble komenti ĉe aliaj proponoj informante pri kiel Esperanto utilas por ekzemple por: virinoj, vegetaranoj, demokratio ktp. Pasint-jare ni estis ĉirkaŭ la 20a loko el 850 proponoj. Oni rajtas voĉdoni al pluraj proponoj aŭ nur por Esperanto.

 

    La unua rondo finiĝos 18an de februaro 2010. La dua rondo estos mallonga: de la 22a de februaro ĝis la 4a de marto, 2010. Estas nun 442 voĉoj por enkonduko de Esperanto en la usonaj lernejoj:

http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

 

(de Neil Blonstein)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng