Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Raymond Boré forpasis
2010-02-09

    Raymond Boré, komisiito de UEA pri Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEO-j), forpasis la 6-an de februaro en Chambéry, Francio. Li naskiĝis la 19-an de oktobro 1925. Boré estis dum multaj jaroj kunlaboranto de Hugo Röllinger pri la registrado de ZEO-j. En 2001, post la morto de Röllinger, Boré daŭrigis lian laboron kiel komisiito de UEA. Boré ankaŭ vizitis multajn ZEO-jn por kompletigi sian kolekton de fotoj pri ili. En sia hejmurbo li atingis decidon de la urbaj instancoj nomi la placon, ĉe kiu li loĝis, Skvaro Zamenhof.

 

    Pro la meritoj de Raymond Boré la Estraro de UEA ĉi-jare premiis lin per Diplomo pri Elstara Agado, sed la sorto ne plu permesis aranĝi ĝian personan transdonon al li. En 2005 li ricevis ankaŭ la Premion Ada Sikorska Fighiera. Boré estis dumviva membro de UEA ekde 1985 kaj delegito ekde 1986. Li estis ankaŭ mecenato de la Asocio i.a. kiel regula membro de Societo Zamenhof kaj ekde 2001 kiel Dumviva Patrono de UEA.

 

    Pro malbona sanstato Boré rezignis kiel komisiito pri ZEO-j fine de la pasinta jaro. La Estraro de UEA nomumis kiel lian sekvanton lian longtempan helpanton Robert Kaminski.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng