2010-02-10
La 8-an de februaro la triaj materialoj senpage liveritaj de Ĉinio al Haitio atingis la Internacian Flughavenon de Portoprinco, t.e. medikamentoj urĝe bezonataj de la tertreme plagitaj regionoj de Haitio.
Antaŭ tio, la ĉina registaro dufoje transportis materialojn al Haitio, aparte la 17-an kaj la 26-an de januaro. Ĉiuj ĝisnunaj humanismaj materialoj en totala valoro de 30 milionoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj egalas al unu usona dolaro) promesitaj de Ĉinio por helpi al Haitio atingis la landon.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua)
|