Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Internacia seminario
2010-02-10

 

    BEA, AIS-Bulgario, la Internacia Universitato de Karlovo kune kun la neesperantista organizo “Scienc-teknika Asocio en Bulgario” okazigos la 2-an Seminarion -- AEPA-2010 en Karlovo de la 11-a ĝis la 14-a de junio 2010, kun la temo “Apliko de Esperanto en la faka kaj profesia agado”.

 

    Esperanto servas ankoraŭ kiel ĝia oficiala lingvo, sed laborlingvoj estos ankaŭ la bulgara kaj la lingvoj de la scienculoj kaj fakuloj el diversaj landoj, kiuj ne estas esperantistoj, sed partoprenos la seminarion kaj dezirus per Esperanto fari kontaktojn kun gekolegoj-fakuloj. Jam sin anoncis famaj bulgaraj fakuloj, sciencistoj, universitataj profesoroj, reprezentantoj de neesperantistaj organizaĵoj, kiuj ne parolas Esperante kaj kies prelegojn oni tradukos. Ili dezirus konatiĝi kaj kunlabori kun gekolegoj en diversaj landoj uzonte Esperanton kiel kontaktlingvo.

 

    La 1-an seminarion, okazintan en junio 2009, partoprenis famaj bulgaraj kaj eksterlandaj fakuloj el 11 landoj, inkl. de oficiala reprezentanto de la Bulgara Akademio de Sciencoj. Al ĝi sendis salutmesaĝojn pli ol 150 esperantistoj el 45 landoj.

 

    ------------------------------------

 

    Aliĝo:Aliĝkotizo -- ĝis 15.04.2010--15/dekkvin €;16.04- 25.05--25/dudek kvin €.

 

    La aliĝkotizo estas pagebla per la bankokonto:

 

    Bulgario BG 12 UNCR 9660 4422 0221 08

 

    BIC/SWIFT/ kodo de Uni Credit BulbankUNCRBGSF

 

    Prof. Bojidar Stefanov Leonov aŭ surloke.

 

    La aliĝontoj estas petataj sendi la aliĝilon nur ĝis la menciitaj limdatoj.

 

    Kotizoj por unu tranokto -- 7 € /en studenta domo/ 8-10 € /en privataj domoj /15-30 € en hoteloj. La kotizoj por la tranoktado estas pageblaj surloke.

 

    Manĝado -- libervole en la universitata bufedo kaj proksimaj manĝejoj.

 

    Limdato por senditaj resumoj -- 25.05.

 

    Por antaŭ- aŭ post-seminaria ripozo kun malmultekosta tranoktado en Karlovo kaj ĉe la Nigra Maro dezirontoj povos pagi surloke .

 

    Vizoj -- post la aliĝpeto oni sendos al la dezirontoj invitilon por la bulgara vizo.

 

    Adreso por aliĝo kaj informoj: rete leonov@rozabg.com mailto:leonov@rozabg.com aŭ poŝte: Bulgario 4300 Karlovo p.k.44 -IUK

 

    Telefone: +359 885056469 - prof. Leonov.

 

(el http://www.ipernity.com/blog)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng