CCTV-a vespero de la Printempa Festo estos rekte elsendata en- kaj ekster-landen sinkrone
2010-02-10
Laŭ informo el la Ĉina Centra Televidstacio en la 9-a de februaro, ĉi-jare la literatur-arta vespero de CCTV estos rekte elsendata en- kaj ekster-landen sinkrone en la 13-a de februaro, kaj la spektantoj de diversaj mondpartoj povos ĝui la brilajn programerojn de la literatur-arta vespero.
La vespero komenciĝos je la 20-a horo de la 13-a de februaro laŭ la pekina tempo kaj daŭros 5 horojn.