Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj flugpilkistinoj post retiriĝo el la nacia teamo (I)
2010-02-10

de XING JING

 

ĈVFT unuafoje gajnis la mondan ĉampionecon en 1981.

    El la ĉinaj naciaj teamoj de futbalo, basketbalo kaj flugpilko, nur la Ĉina Virina Flugpilka Teamo 7-foje gajnis la mondan ĉampionecon respektive en 1981, 1982, 1984, 1985, 1986, 2003 kaj 2004, precipe en la jaroj de 1981 ĝis 1986, ĉinaj flugpilkistinoj kreis la unuan 5-sinsekvan ĉampionecon en la historio de la monda virina flugpilka matĉado. La brava kaj obstina spirito de la ĉinaj flugpilkistinoj ĉiam kuraĝigas ĉinojn ĉe la komenco de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝis la nuna tempo, kaj estas rigardata kiel valora spirita riĉaĵo de la ĉina nacio.

 

    Peniga trejnado

 

    Verkisto Lu Guang verkis libron pri ĉinaj flugpilkistinoj kun la titolo “Ĉinaj knabinoj”. Por verki tiun ĉi libron, li speciale vivis kune kun la Ĉina Virina Flugpilka Teamo duonmonaton, kiam ili sin trejnis en Chenzhou, Hunan-provinco, printempe de 1981. Lu Guang rememoris: “ Chen Zhonghe, tiama ĉeftrejnisto de la Ĉina Virina Flugpilka Teamo, iam estis vira trejnisto-asistanto. Mi propraokule vidis, ke li sur alta benko martele batis pilkon al tiuj knabinoj, ĉiuj kiuj ĝin akceptis kun la okuloj fermitaj. Kaj sur ilia korpo estis rozaj kaj bluaj makuloj pro pilko-batado.” Krioj kaj bruoj de pilko-falo sur teren timigis la verkiston.

 

Trejnado antaŭ vojaĝo 
    “Por kio la trejnado estis tiel rigola?” Teamestrino Cao Huiying respondis al Lu Guang, ke kiam ili matĉis kun la rusa teamo, ili vidis tra la retbarilo la rivalojn altajn kaj fortajn. “Iliaj fortaj batadoj havis grandan minacon. Se ni ne tiel trejnus nin, kiel ni rivalus kun ili?!”

 

    Tiam la Ĉina Virina Flugpilka Teamo havis trejnan principon vaste cirkuligatan, t.e. maksimuma trejnado alprenata de japana “diabla” trejnisto Daimatsu Hirobumi invitita de la Ĉina Virina Flugpilka Teamo. Tiu trajnad-rimedo estas uzata por la teamo ĝis nun.

 

 Yuan Weimin kaj flugpilkistinoj
    La Ĉina Virina Flugpilka Teamo fondiĝis en 1976. Ĝia ĉeftrejnisto Yuan Weimin estis aŭdaca kaj prudenta en severeco. Antaŭ kaj post 1980 la ĉinaj flugpilkistinoj estis trejnataj en Usono. Neniam antaŭe ili ellandiĝis nek vojaĝis aviadile. Multaj el ili fartis ne bone kaj estis ege lacaj pro dekkelkhora flugado. Ili volis nur dormi atinginte la hotelon en Usono. Sed tiam el telefono sonis la voĉo: Tuj kolektiĝu por trejnado.

 

    Je renkontiĝo, antaŭ ĉio Yuan Weimin demandis: “Sufere estis veturi aviadile, ĉu? Kiu vomis?” Ĉiuj 12 teamanoj levis la manon. Li demandis plu: “Kiu vomis pleje?” Zhou Xiaolan el Ŝanhajo la unua levis sian manon, pensante, ke kiel ajn li lasos ŝin ripozi duontage. Sed Yuan Weimin ridete diris al ŝi: “Vi vin trejnu hodiaŭ pli multe ol la aliaj je 40 minutoj. De post tiam, neniu el ili aŭdacis plendi dolore.

 

(Redaktoro: Liu Sigong)

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng