Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj flugpilkistinoj post retiriĝo el la nacia teamo (II)
2010-02-10

de XING JING

 

    Vivi eksterlande

 

    De post la jaro 1984, “malnovaj” flugpilkistinoj sinsekve eltiriĝis el la nacia teamo, kaj la flugpilkistinoj, kiuj gajnis la mondan ĉampionecon en la Los-Anĝelesaj Olimpikoj, plejparte elektis vivi eksterlande.

 

    Post retiriĝo el la nacia teamo, Lang Ping, kromnome “Fera martelo”, lernis la anglan lingvon en la Fremdlingva Fakultato de la Pekina Normala Universitato en 1986 kaj ekstudis en Usono aprile de 1987. Subtenate de la Nova Ĉina Fonduso de Ĉinoj Migrantaj en San-Francisko, Usono, Lang Ping lernis en la Nov-Meksika Ŝtata Universitato. En 1988 ŝi trapasis la ekzemenojn TUEF-o kaj GRE-o kaj komencis studi en la moderniga fakultato pri la sporta administrado.

 

 Lang Ping (la dua de maldekstre) trejnas teamanojn

    En 1989, Lang Ping flugpilkadis en itala klubo. En 1990, ŝi laŭinvite revenis al Ĉinio por gvidi la Ĉinan Virinan Flugpilkan Teamon al la 11-a Monda Ĉampionecmatĉo de Virina Flugpilkado. En la sekvanta jaro ŝi flugis al Nov-Meksiko. Poste, ŝi sinsekve servis kiel ĉeftrejnisto en la Japana Yaohan-Multnacia Tut-Stela Teamo kaj la Monda Superstela Teamo, kaj kiel ĝenerala trejnisto en la Tut-Amerika Trejna Centro laŭ invito de la Usona Flugpilka Asocio.

 

   

    La 15-an de februlo 1995, ŝi revenis al Pekino kaj ekfunkciis kiel ĉeftrejnisto en la Ĉina Virina Flugpilka Teamo. En marto 1999 ŝi demisiis pro sanstato. En 2008, ŝi, kiel ĉeftrejnisto, gvidis la Usonan Virinan Flugpilkan Teamon al la Pekinaj Olimpikoj.

 

 
Lang Ping kaj ŝia filino 

   De Ĉinio al aliaj landoj, de sportisto al trejnisto, ŝi perdis multon en ŝanĝiĝo de pluraj roloj. Geedzeco estis unu el ŝiaj doloroj en la koro. Ŝi iam diris: “Kiel virino, oni feliĉas, kiam ŝi estas sana kaj havas la familion.”

 

    Ĉefatakanto Hou Yuzhu, kun reputacio “Mistera armilo” de la Ĉina Virina Flugpilka Teamo, iam servis en “eksterlanda teamo”.

 

 

Hou Yuzhu dum fajro-stafetado en Fuzhou-urbo, Fujian-provinco, por la Pekinaj Olimpikoj 
    Post retiriĝo el la nacia teamo en 1986, 23-jara Hou Yuzhu studis en la Universitato de Internaciaj Komerco kaj Ekonomio. En 1990, ŝi flugis al Germanio kaj aliĝis al Stuttgart-klubo. En la fino de 1994, ŝi, post 5-jara migrado en alia lando, revenis al la patrujo kaj servis kiel vicdirektoro de la Fujian-a Sporta Centro. Nun, ŝi estas direktoro de la Administracio pri Matĉoj sub la Fujian-a Sporta Buroo kaj vicprezidanto de la Ĉina Flugpilka Asocio.

 

 

 

 Novfotita Yang Xilan
   Yang Xilan, tiama sekunda transdonanto de la Ĉina Virina Flugpilka Teamo, longe vivis eksterlande. En 1989, ŝi eksiĝis el la nacia teamo en la aĝo de 28 jaroj kaj eklaboris en la ĝenerala sidejo de la Olimpika Komisiono en Lausanne, Svislando, organizo de UN en Svislando. Poste, ŝi eksiĝis pro sanstato. En la lastaj jaroj ŝi restas hejme, kuracate kaj mastrumante.

 

    Jiang Ying, tiama ĉefatakanto de la Ĉina Virina Flugpilka Teamo, eksiĝis en la aĝo de 25 jaroj. Du jarojn poste, ŝi kun sia edzo flugis al Aŭstralio kaj laboris kiel trejnisto en la Virina Flugpilka Teamo de la Sud-Aŭstrialia Sporta Instituto. Dank’ al tio la teamo gajnis la ĉampionecon en la Aŭstralia Virina Flugpilka Matĉo dum sinsekvaj 6 jaroj.

 

 
Jiang Ying kiel ĉeftrejnisto por la Aŭstralia Virina Flugpilka Teamo 
    En 2003 Jiang Ying eksiĝis post 13-jara trejnistado kaj restas hejme por mastrumado. En la fino de 2004, ŝi laŭinvite ekfunkciis kiel trejnisto en la Ŝtata Virina Flugpilka Teamo de Aŭstralio.

 

 

 

Novfotita Zhou Xiaolan 

   Krome, iuj flugpilkistinoj ne entreprenis sian antaŭan karieron eksterlande. Zhou Xiaolan, vicĉefatakanto kun reputacio kiel “Murego de Tian’anmen-Pordego”, estis laŭdita kiel la plej bela flugpilkistino. Post la Los-Anĝelesaj Olimpikoj, ŝi retiriĝis el la nacia teamo en la aĝo de 27 jaroj. Post lernado en la Ŝanhaja Sporta Instituto, ŝi eklaboris en la Ŝtata Sporta Komisiono de Ĉinio. En 1995, ŝi forlasis sian vicdirektoran postenon kaj fiksloĝiĝis en Usono kune kun sia edzo. Nun, ŝi laboras kiel inĝeniero kaj direktoro de departemento en kuracila kompanio en la urbo Edward en Maryland.

 

 

 
Yang Xi kaj Deng Rouzeng, iama trejnisto de la ĈVFT, gastas en la Ĉina Centra Televida Stacio 

   Yang Xi, alinome “ĉina Yamaguchi Momoe”, ellandiĝis pli frue ol siaj kolegoj. En 1982, ŝi eksiĝis en la aĝo de 26 jaroj. Post geedziĝo, ŝi kun sia edzo alvenis al Usono por studado pri psikologio. Reveninte al la patrujo, Yang Xi ekokupis sin pri bieno kaj starigis la Tengda-an Bieno-Ekspluata Limigita Kompanio. Nuntempe, ŝi estas la plej riĉa inter siaj kolegoj.

 

(Redaktoro: Liu Sigong)

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng