Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj flugpilkistinoj post retiriĝo el la nacia teamo (III)
2010-02-11

de XING JING

 

    Al ŝtatoficista kariero

 

    La aliaj malnovaj flugpilkistinoj, kiuj restas enlande, kaj funkcias kiel ŝtatoficisto kaj faras komercadon. Ili plejparte paliĝis el la atento de la publiko.

 

 Novfotita Zhang Rongfang

    Zhang Rongfang el Sichuan-provinco laŭinvite laboris kiel ĉeftrejnisto en la Ĉina Virina Flugpilka Teamo en 1987. Tiam, ŝi, kun 3-monata bebo en la ventro, ekfunkciis kiel ĉeftrejnisto 2 monatojn antaŭ la konkurso kaj gvidis la teamon gajni la 5-an oran medalon. Nun, ŝi servas kiel vicprezidanto de la flugpilko-asocio.

 Zhu Ling raportas pri publika sportado en Sichuan.

  

    Zhu Ling, tiama vicĉefatakanto de la Ĉina Virina Flugpilka Teamo, estas vigla kaj ridema. En 1984, ŝi eksiĝis en la aĝo de 27 jaroj. Poste, ŝi funkciis kiel vicĝenerala sekretario de la kompartia komisiono de la Sichuan-a Sportteknologia Instituto, kaj samtempe lernis en la Sichuan-a Universitato. Post tio, ŝi dufoje spertis la edzecon: en 1987, ŝia edzo forpasis pro malsano, kaj en 1992 ŝi edziniĝis al Zeng Shan, ŝia nuna edzo. Nun, ŝi laboras kiel vicdirektoro de la Sichuan-a Sporta Buroo.

 

 Novfotita Sun Jinfang

    Sun Jinfang, la dua estrino de la Ĉina Virina Flugpilka Teamo, glate iris sur la vojo de gvidanto. En 1983, ŝi retiriĝis el la Ĉina Virina Flugpilka Teamo pro seriozaj vundoj. Poste, ŝi servis kiel vicdirektoro de la Jiangsu-a Sporta Komisiono kaj respondecis pri tutpopola sportado kaj administrado pri aliaj sportaj aferoj. En la komenco de 2001, ŝi komencis entrepreni la administracion de la sportaj loteriaj biletoj de la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio. En 2003, la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio venigis ŝin al la Ŝtata Tenisa Centro, tie ŝi funkcias kiel direktoro ĝis hodiaŭ.

 

Novfotita Chen Zhaodi

    Fervora Chen Zhaodi laboras nun kiel direktoro de la Kultura kaj Sporta Buroo de la Ĝenerala Politika Departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. En 2006 ŝi akiris la militan rangon de major-generalo, kaj estas la unua generalo en la sporta rondo de Ĉinio.

 

    En komerca maro

 

    En la komenco de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento varmiĝis en Ĉinio komercado. Nemalmultaj el la ĵus eksiĝintaj falugpilkistinoj sin ĵetis en la komercan maron.

 

 Liang Yan gastas en la retejo Sohu.

    Liang Yan, ridema bruna knabino, eklernis en la gazetara fakultato de la Ĉina Popola Universitato post retiriĝo el la Ĉina Virina Flugpilka Teamo. Poste, ŝi laboris 4 jarojn en la redakcio de la gazeto “Nova Sporto”. Per hazardo ŝi sin okupis pri komercado, kaj kreis la Sportreklaman Kompanion Liang Yan, kiu funkciis kiel reklamo-peranto por la sporta kanalo de la Ĉina Centra Televida Stacio dum la Olimpikoj en 1992 kaj 1996.

 

 Novfotita Cao Huiying
  

    Ankaŭ Cao Huiying, la unua estrino de la Ĉina Virina Flugpilka Teamo, eksiĝis en la komenco de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento. Poste, ŝi kune kun sia edzo entreprenis kompanion kaj sin okupis pri perantaj aferoj en la kampo de sporta kulturo. Ŝi posedas iom imponan domegon Longdehang. Post 2007, ŝi kaj ŝia familio transloĝiĝis en Kanadon. Nun ŝi funkcias kiel prezidanto de sporto-disvolva kompanio de Kanado kaj tiu de Usono.

 

    Chen Zhonghe, nuna ĉeftrejnisto de la Ĉina Virina Flugpilka Teamo, iam detale rememoris la pasintecon de tiuj flugpilkistinoj en sia libro “Vizaĝe al la vivo kun rideto”. En la fino de la libro li skribis: “Ili ĉiuj estas mezaĝulinoj, sed ili ĉiuj estas brilaj meritulinoj en la historio de la ĉina flugpilkado.”

 

(Redaktoro: Liu Sigong)

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng