2010-02-11
Bonan tagon,
Mi ricevis multegajn retleterojn el Svislando kaj el la tuta mondo post mia mesaĝo ke la Svisa Muzeo de la Ludoj (kie mi estas ĉeforganizanto de la festivalo "La Kastelo de la Ludoj" (http://www.museedujeu.com/site/index.php?option=com_content&task=view&id=139&Itemid=99) aldonis Esperanton inter la lingvoj elekteblaj por vizitoj kaj laborgrupoj.
Vidinte tiun entuziasman reagon, mi proponas iujn datojn por organizi viziton al la Muzeo en Esperanto. Bonvole dissendu tiun informon, ĉefe al la eblaj partoprenontoj.
En la suba Doodle-retpaĝo skribu vian nomon (aǔ pseǔdonimon), urbon el kie vi venos, retadreson kaj telefonnumeron, tiel ke mi povos rekontakti la partoprenontojn se necese.
Vi povos elekti:
- verda = mi tre probable povos veni.
- flava = eble mi povos veni, eble ne.
- ruĝa = mi tre probable ne povos veni.
Normale la Muzeo akceptas grupojn kun maksimume 15 personoj. La kosto estos po ĉirkaǔ 10 frankoj persone. Mi atendos sufiĉan nombron da tagoj, poste mi vidos viajn preferojn, mi decidos la daton, mi komunikos ĝin, kaj mi sendos artikoletojn anoncante ĝin al iuj revuoj. Ĉiukaze por partopreni estos necesa rezervi aǔ per Doodle aǔ kontaktante min (prefere retletere).
Programo: rendevuo je la 14:00 en la Muzeo. 14:15-15:00 vizito. 15:00-16:00 ludoj (inter aliaj, mi ludigos iujn simplajn kaj interesajn ludojn, tre taǔgajn por instrui Esperantajn vortojn).
La Muzeo de la Ludoj estas atingebla per 5-10 minuta promenado el la stacidomo de la urbeto La Tour-de-Peilz (Laturdepe), apud Vevey (Veve). La Muzeo, en mezepoka kastelo, konservas ĉarmajn ekzemplerojn de ludoj antikvaj kaj modernaj el diversaj landoj (Barato, Afriko, Ĉinio ktp.). Antaǔe kaj poste vi povas resti ankaǔ en la belega parko ĉirkaǔ la kastelo, aǔ aldoni alian programeron, kiel la proksimaj Kastelo de Chillon (Ŝijon) kaj Alimentarium de Nestlé.
Retpaĝo por elekti la daton (ĉi-tie vi trovos ankaǔ miajn kontaktojn): http://www.doodle.com/chucrf2cvnzaatbh
Lude kaj samideane,
Cesco Reale
(Redaktoro: Liu Zijia) |