Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Usona ĵurnalo <Ĉina Komerca Novaĵo> laŭdis la savon kaj helpon de Ĉinio al Haitio
2010-02-11

 

 Ĉinaj kuracistoj aspergis desinfektaĵon en portempa loĝejo de Portoprinco
 

 

Ĉina kuracisto kuracas la vunditon en Portoprinco. 

 

    La 23-an de januaro usona ĵurnalo <Ĉina Komerca Novaĵo> publikigis ĉefartikolon “Haitio doloranta, senlandlima amo”, kiu multe laŭdas la savon kaj helpon de Ĉinio.

 

    La artikolo skribis, ke en la 12-a de januaro trafis Haition tertremo kun 7.3 gradoj de Richer, kio puŝis la landon en abisman doloron kaj konsternis la tutan mondon. Tuj post la tertremo UN mobilizis la tutan mondon partopreni en la savado kaj helpado al la lando, kaj la internacia socio donis al ĝi la helpon. Kvankam ne stariĝas diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Haitio, tamen en tiu suferanta lando vidiĝas la savo kaj helpo de Ĉinio.

 

    La artikolo rakontis, ke Ĉinio kiel eble plej rapide alvenis al Haitio por savi la vivojn, el kio vidiĝis ĝia respekto al la vivo kaj homrajto.

 

    La artikolo opinias, ke Ĉinio per sia helpo al Haitio reciprokas la internacian socion. Ĉe ni estas proverbo: “Abunde pagi dankoŝuldon por ricevita bonfaro eĉ tre eta.” Ĉinaj popolanoj ne forgesis, ke antaŭ jaro, kiam la forta tertremo okazis en Wenchuan, ĉinoj konceptis amon el internacia socio. Post la haitia tertremo Ĉinio sendis ne nur sian savtaĉmenton al la lando, sed ankaŭ taĉmentojn kuaracan kaj kontraŭepidemian por liveri kuracadon kaj psikologian helpon al la suferantoj.

 

    La artikolo diris, ke de la indonezia cunamo en 2004 ĝis la tertremo de Wenchuan en 2008, kaj ĉijara haitia tertremo la homaro foje-refoje per sia senlandlima helpo prezentas am-rakontojn en ĉiu helpbezona loko, tiuj spertoj akcelos la homaron domaĝi la vivon, domaĝi la medion kaj domaĝi la pacon.

Retejo Xinhua

Redaktoro: Liu Sigong

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng