2010-02-20 La unua instruvojaĝo kaj informvojaĝo kadre de la projekto "Esperanto al Ameriko" baldaǔ realiĝos.
La aktivulo Martin Schaeffer (Amerika Komisiono de UEA) kaj Mallely Martinez Mateos (prezidantino de Meksika Esperanto-Federacio ) vojaĝos al la centramerika lando Nikaragvo por:
- instrui Esperanton;
- informi pri Esperanto, ĉefe ĉe universitatoj, altlernejoj, neregistaraj organizoj, edukaj instancoj;
- fari renkontiĝon kun la malmultaj ekzistantaj interesitoj (lernu.net) kaj parolantoj (malmultaj);
- konvinki ŝtatajn instancojn aliĝi al la projekto "Jardeko de la lingvoj";
- kaj aliaj.
Ni tre ĝojus se venus donacoj al la konto de Amerika Fondaĵo (kun indiko: por projekto Esperanto al Ameriko) por financi informmaterialon, instrumaterialon kaj por transpreno de parto de la vojaĝ- kaj restad-kostoj.
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |