2010-02-20
 |
Brown diras ĉine "Feliĉon kaj riĉecon" al ĉino. |
|
 |
Sarkozy en akcepto |
En la ĉina Printempa Festo brita ĉefministro James Gordon Brown aranĝis en sia rezidejo renkontiĝon kun ĉ. 100 ĉinoj loĝantaj en Britio por festi la feston. Li diris en la ĉina lingvo "Feliĉon kaj riĉecon" por gratuli la ĉinan novjaron de la Tigro kaj esprimis al la ĉeestantoj bondezirojn.
Krome, franca prezidento Nicolas Sarkozy okazigis akcepton en la palaco Elysee por esprimi bondezirojn al ĉinoj loĝantaj en Francio okaze de la ĉina Printempa Festo.
La du ŝtatestroj alte taksis la kontribuojn de elmigrintaj ĉinoj pere de pena laborado por la du landoj kaj ilian perantan rolon en la interŝanĝo de kulturoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|