Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Cui Tiankai, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj, elmetis severan traktadon pri intervidiĝo de Barack Omaba kun Dalai-lamao
2010-02-20

 

    La 19-an de februaro Cui Tiankai, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj, alvokis Joh M. Huntsman, usonan ambasadoron en Ĉinio, al la severa interparolo pri intervidiĝo de usona prezidento Barack Omaba kun Dalai-lamao.

 

    Ignorante multfojajn seriozajn kontaktojn de Ĉinio, la usona flanko persiste aranĝis la intervidiĝon de usona prezidento Barack Obama kun Dalai-lamao la 18-an de februaro en Blanka Domo.

 

    La usona ago serioze malobservis la bazan principon pri internaciaj rilatoj kaj la promeson multfoje reasertitan de la usona registaro pri tio, ke Usono agnoskis, ke Tibeto estas la parto de Ĉinio, kaj ne subtenas "tibetan sendependiĝon". La ĉina flanko esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ tio.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng