Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Amo senlima!(I)
2010-02-21

de WU XIAOYING

 

    "La Komnuista Junulara Ligo sub la Partia Komitato de Chengdu jam organizis volontul-taĉmenton kun riĉaj spertoj. Se la kondiĉoj permesas, ili povas flugi al Haitio je la unua tempo."

 

    "Tangshan kaj Haitio estas ligitaj, kaj ni esperas, ke la haitia popolo povos venki la katastrofon kiel eble plej frue."

 

    "La bagatela monsumo esprimas nian deziron, ke la mondo estu plena de amo."

 

    La peticioj kaj bondeziroj al la haitiaj popolanoj manifestas la profundan prizorgon de la popolanoj de Sichuan-provinco kaj Tangshan, Hebei-provinco, kiuj iam suferis la tertremon.

 

    La 13an de januaro laǔ pekina tempo (la 12an de januaro laǔ haitia tempo) okazis 7.3-grada tertremo en Haitio, insula lando sur la Kariba Maro. Kelkdek miloj da homoj mortis kaj vundiĝis, kaj milionoj da homoj fariĝis senposedaj kaj senhejmaj.

 

    Helpi la plej benozatajn!

 

    La tertremo refoje klarionis al la kolektiĝo por helpo. Volontuloj de Sichuan kaj Tangshan, kiuj travivis la tertremojn kaj estis profesie trejnitaj, konkure esprimis, ke ili estis pretaj por la helpo al Haitio.

 

Februare 2008 volontul-taĉmento el 13 tangshan-aj kamparanoj batalas kontraǔ firna katastrofo en Hunan. 

    "Ni deziras rapidi al la fronto de Haitio!" Matene de la 17a, la peticio pri medicina helpo al Haitio estis transsendita de Sichuan al la Ministerio pri Sanigo de Ĉinio. En la peticio, la laborantoj de la Popola Hospitalo de Sichuan, kiuj iam kuracis la plej multe da vunditoj en Wenchuan-a tertremo, esprimis sian deziron sendi medicinan taĉmenton por helpi al Haitio.

 

 
Maje 2008 volontul-brigado el 13 tangshan-aj kamparanoj transportas trinkakvon en tertrem-trafita loko en Sichuan. 
    Pro batalo kontraǔ firna katastrofo en suda Ĉinio kaj la tertremo en Wenchuan, 13 kamparanoj de Tangshan estis honoritaj kiel "dumvivaj volontuloj". Ankaǔ ili zorgeme atentis la haitian tertremon fore de ili. Song Zhiyong, unu el ili, diris, ke krom organizado de monkolektoj, ili plu demandis koncernan departementon pri helpo al Haitio. Nun pli ol dek volontuloj de Sichuan jam komunikiĝis kun li, kaj ili esperas organizi volontul-taĉmenton al la fronto de Haitio por fari sian plejeblon al la suferantoj en Haitio.

 

    Zhang Luyou, kiam li estis 9-jara, suferis je tangshan-a tertremo kaj fariĝis orfo. "En tiuj ĉi tagoj mi rigardis la televidajn programerojn kaj mia koro doloras. Mi ploris por la martiroj de la tertremo kaj la forpasintaj ok ĉinaj packonservantoj. Se mi povos alveni al Haitio, mi certe iros tien por doni mian helpon."

 

    Terura natura katastrofo fore de Ĉinio tuŝas la korojn de la popolanoj en Sichuan kaj Tangshan. Nekonataj vizaĝoj kaj vunditaj koroj estis firme kunligitaj trans montoj kaj akvoj per la amo al vivo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng