Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Amo senlima! (II)
2010-02-21

de WU XIAOYING

 

    Helpon!

 

    La 28an de julio 1976 okazis tertremo en Tangshan, kaj mortis 240 mil homoj. Dank' al helpoj de aliaj lokoj, Tangshan denove stariĝis. La 12an de majo 2008 amo el la tuta mondo fokusis en Wenchuan, kaj la lokanoj ververe sentis, ke la tuta mondo estas unu familio. Nun ankaǔ Wenchuan stariĝis. Dankemaj homoj el Sichuan kaj Tangshan disvastigis la amon al aliaj kaj helpis la revivigon de Haitio.

 

 Mianzhu-aj popolanoj mondonacas al haitianoj.
    La 19an de januaro homo kun familia nomo LIU, kiu ne volis malkaŝi sian personan nomon, mondonacis 3000 juanojn al la Ruĝa Kruco de Tangshan. Li diris, ke li persone spertis la tertremon kaj sciis la doloregon. Kvankam Haitio estis malproksima, kaj li ne povis iri al tiu loko en sia tuta vivo, tamen la sento de la homaro estas sama senbare de ŝtataneco, gento kaj spaco. La sumo ne estis granda, tamen ĝi povis iasence helpi la haitiajn popolanojn, al kiuj mankis manĝaĵoj kaj medikamentoj.

 

    "Tie mankas manĝaĵoj kaj medikamentoj... Ni ne povis tien iri, tamen ni volas monhelpi ilin." La 14an du simple vestitaj maljunuloj kun blankaj haroj venis al la filantropia institucio de Chengdu. La malriĉa paro vidis mizerajn scenojn de Haitio post tertremo. Ili ne povis sin deteni de larmado kaj decidis doni parton de sia pensio al la tertrem-suferantoj. Kvankam ili renkontis financan problemon en ĉiutaga vivo, tamen la maljunuloj senhezite diris: "Ni scias kion ili volas, ĉar ni spertis similajn scenojn en tertremo. Pro granda aĝo, ni ne povas persone helpi ilin, do ni donas nian feblan eblon." Ĝi estis la unua donacio de ordinaraj urbanoj al la filantropia institucio de Chengdu.

 

 
Wenchuan-aj popolanoj mondonacas al haitianoj. 
    La 15an en la placo Guaozhuang, gubernio Wenchuan okazis monkolekta movado "Amon al kaj Benon por Haitio", kiu tiris multajn rigardojn de la lokanoj. Homoj venis al la placo de ĉiuj flankoj kaj metis siajn amon kaj bondezirojn en ruĝan keston. "Mi metas la monon en la keston, por ke la haitiaj infanoj kiel eble plej rapide revenu al lernejoj." Wang Ling, lernanto de la unua klaso de elementa lernejo, firme tenis la ŝparitan poŝmonon de 10 juanoj, leviĝis sur la piedfingroj, kaj singarde metis la monon en la keston.

 

    "Haitia tertremo memorigis nin pri la tertremo okazinta tie ĉi. Kvankam nia monsumo estas nemenciinda, tamen ĝi konstatas nian sinceran subtenon al la trafitaj haitianoj," diris Mu Dandan, lernanto de profesia mezlernejo de Qiang-nacia aǔtonoma gubernio Beichuan, kiu donis siajn nurajn 150 juanojn de ŝtata monata stipendio.

 

    "Multaj mondonantoj ne postlasis sian nomon. Ili nur volis esprimi dankemon," diris Liu Qiang, vicministro pri organizo kaj propagando de la Sichuan-a Ruĝa Kruco. Ĝis la 17a horo de la 18a la Sichuan-a Ruĝa Kruco ricevis 250,000 juanojn de la tuta provinco kun la plej alta unuopa sumo de 28,835 juanoj kaj la plej malalta unuopa sumo de 50 juanoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng