Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Amo senlima! (III)
2010-02-21

de WU XIAOYING

 

    Preĝu!

 

    En la pasintaj kelkaj tagoj sennombraj homoj el Sichuan kaj Tangshan preĝis por haitianoj en lernejoj, fabrikoj kaj surrete.

 

  Instruistoj kaj lernantoj de iu mezlernejo de Anhui-provinco tenas kandelon enmane por beni la ok ĉinajn packonservantojn kaj la haitianojn.
    En babilejoj de retpaĝaro Baidu la novaĵo pri haitia tertremo kaj morto de ok ĉinaj packonservantoj fariĝis fokuso de retumantoj. Iu retumanto skribis: "Funebre kaj salute al la ĉinaj packonservantoj; omaĝe al la martiroj en Haitio; kaj preĝe al tiuj kiuj perdis hejmon kaj familianojn..."

 

    La haitia tertremo tuŝis la korojn de sichuan-aj lernantoj. Post la tertremo lernantoj el Beichuan-a Mezlernejo, Mezlernejo Bayi Juyuan, Elementa Lernejo Xiang'e en urbo Dujiangyan tenis en la mano kandelon por funebri pri mortintoj kaj mondonis spontanee al la haitiaj suferantoj. Multaj malriĉaj lernantoj eĉ eldonis sian stipendion.

 

    "Ni suferis similan katastrofon en la jaro 2008." Informite pri la haitia tertremo Chen Xin, laboranto de Dongfang-a Limigita Kompanio pri Turbinaj Alternatoroj, ne povis bone dormi. La Wenchua-a tertremo en la jaro 2008 fatele batis la fabrikon. Pli ol 300 laborantoj kaj familianoj mortis, kaj severe difektiĝis la maŝinoj kaj loĝdomoj. Kuraĝe de la kompania devizo, la laborantoj rapide leviĝis sur la ruino, kaj la loĝdomoj kaj fabriko rekonstruiĝis. Chen Xin miris: "Spite ke la naturo estas senkompata, tamen la haitianoj ne cedu. Unue estu firmaj mense, kaj ne timu la malfacilojn."

 

Pli ol 200 lernantoj spertinte tertremon en Wenchuan benas tertrem-suferantojn en Haitio. 
    "Reciprokaj salutoj estas la plej bonkoraj! La suferantoj sentas, ke ili estas prizorgataj de aliaj." La parolo de Jiang Zhengming, maljunulo de vilaĝo Pingtou, urbeto Fengyi, provinco Sichuan, konstatis la komunan aspiron de tertrem-suferantoj. "Haitianoj estu kuraĝaj, kaj vivu por vidi esperon."

 

    "Penu, Haitio, ni estas kun vi!" "Estu forta, Haitio! Ni subtenas vin!" Tiaj subtenoj eĥis en Sichuan kaj Tangshan. Kiam unu havas malfacilon, aliaj venas kaj helpas.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng