Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Forpasis Umberto Brocatelli‏
2010-02-21

    La 11-an de februaro forpasis en Romo Umberto Broccatelli, Honora Membro de UEA ekde 2006. Li naskiĝis la 5-an de marto 1931. Eklerninte la lingvon en 1947, li tuj ekaktivis movade kiel unu el la refondintoj de Bolonja Esperanto-Grupo. Li kunorganizis nacian kongreson en Bolonjo en 1952 kaj la 40-an UK-on samurbe en 1955. De 1980 ĝis 2005 li membris en la Nacia Konsilio de Itala Esperanto-Federacio kaj estis plurfoje elektita al ĝia estraro. De 1989 ĝis 2002 li redaktis la organon de IEF, l'esperanto. Kiel fervora pledanto por la eŭropa unuiĝo li iniciatis la aliĝon de IEF al la Itala Konsilio de la Eŭropa Movado, en kies komitato li poste reprezentis IEF. En 1999 li reaktivigis Eŭropan Esperanto-Union, kiun li prezidis, ankaŭ redaktante ĝian informilon Eŭropa Bulteno, de 1999 ĝis 2004, kiam li iĝis honora prezidanto de EEU.

 

    Broccatelli aŭtoris la vortarojn Vocabolario Esperanto-Italiano (1984) kaj Dizionario Italiano-Esperanto, Esperanto-Italiano (2004), kaj la lernolibron Nuovo Corso di Esperanto (1993). Pri lingvaj demandoj de Esperanto li verkis multajn artikolojn kaj la broŝuron Esperanto, lingvo planebla (1996). Li tradukis ankaŭ beletraĵojn, i.a. por Itala antologio (1987).

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng