2010-02-21 Ekde la 25-a de februaro, dum duonjaro, okazos la ekspozicio "Hiroŝima-Nagasako" ĉe la Nacia muzeo de Liberiĝo en Mariboro, Slovenio, kiel unu el multaj fruktoj de la interŝanĝo de mesaĝoj por la Virina Tago, poste same en Svislando kaj Ĉilio.
En malfermo en la 25-a oni voĉlegos mesaĝon de urbestro de Hirosima antaŭ la japana ambasadoro, urbestro de Mariboro, k.a. ĉe la muzeo. Materialojn por la ekspozicio kaj la mesaĝon de la urbestro de Hiroŝimo peris ambaŭurbaj e-istoj.
Jam 311 mesaĝoj el 63 landoj akceptitaj, kaj portotaj al NPT*, la Kunveno de Reekzameno de Ne-disvastiĝo de Nuklearmiloj en Novjorko en majo.
En Hiroŝimo, ekspozicio de la mesaĝoj okazos dum semajno antaŭ la 8-a de marto, ĉe la Virina Eduka Halo.
--------------------------------------------
* NPT -- Treaty on the non-Proliferation of Nuclear Weapons (Traktado pri Ne-Proliferado de Nukleaj Armiloj)
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|