Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fremdlanda mastro ĉe strateto de Pekino (II)
2010-02-22

de WANG YINGHUI

 

    “Fremdulo” kaj kultura foiro ĉe strateto

 

    En Dongcheng-distrikto de Pekino sidas la antikva strateto Nanluoguxiang. Ĝi kun antikva gusto kaj longeco de pli ol 800 metroj allogas ĉiutage amason da modaj junuloj ĉinaj kaj alilandaj, kaj la nombro de vizitantoj en unu tago maksimume atingis 20 mil homfojojn.

 

    La 24-an de oktobro 2009 je la 10-a horo sekvante prikrion de la malnova Pekino la 4-a Strateta Foiro inaŭguriĝis en la strateto Nanluoguxiang. Oni starigis tie 60 portempajn budojn, kies mastroj kun kreiveco venis el diversaj lokoj de Ĉinio. Ili altiris al si klientojn per “veraj metiartaĵoj”. La gastiganto invitis ankaŭ metiartistojn de la malnova Pekino por vigligi la foiron. Krome, la subĉiela filmoprezento spertigis al la vizitantoj kulturan etoson en stratetoj de la malnova Pekino.

 

    Parolante pri la foiro, oni ne povas ne mencii la “fremdulon” Jiang Senhai. Ekde la jaro 2007 Jiang Senhai en sinsekvaj 3 jaroj donis helpon al Jiaodaokou-loĝkvartalo en ĝia okazigo de stratetaj foiroj en Nanluoguxiang.

 

    “Kvankam mi ne multe legis librojn kaj ne bone konis kulturon kaj historion de stratetoj, tamen mi povas sperti kulturan etoson ĉirkaŭ mi. Mi ne deziris, ke Nanluoguxiang fariĝos bufedeja strato kiel la strato Shichahai (fama bufedeja strato en Pekino), kaj pro tio mi ofte donis proponojn pri konstruado de Nanluoguxiang al rilataj respondeculoj de la administrejo de la loĝkvartalo.” Jiang Senhai opiniis, ke stratetoj estas animo de Pekino, oni devas fari tie interesajn kaj kreivajn aferojn por ke infanoj en Pekino konu pekinan historion.

 

    Somere de 2007 Jiang Senhai sukcese okazigis la 1-an pekinan stratetan modelan prezenton kaj post tio li memvole helpe okazigis la stratetan kulturan foiron en Nanluoguxiang. En 2008 invitite li helpe organizis la 3-an stratetan kulturan foiron.

 

    “Oktobre de 2009, laborantoj de la administrejo de loĝkvartalo vizitis min por interkonsiliĝi pri kultura foiro.” Jiang Senhai diris. Dank’ al bona projektado la foiro refoje sukcesis. “Nun Nanluoguxiang jam fariĝis platformo. Lastatempe fraŭlo el nordorienta Ĉinio funkciigis T-ĉemizan vendejon najbare de la mia. Li presis siajn pentraĵojn sur T-ĉemizojn. Tion mi tre laŭdas, ĉar nur se viaj varoj estus bonaj kaj kreivaj, oni volontus aĉeti ilin.” Nun kolektiĝis en Nanluoguxiang pli ol 90 labordomoj kaj vendejoj kun karakterizaĵoj.

 

    “Mi volas esti pekinano”

 

    Jiang Senhai kaj liaj familianoj vivis en la strateto 7 jarojn. Li nun povas flue paroli en la ĉina lingvo, lia vendejo enradikiĝis en Nanluoguxiang. Li diris al mi, ke lia vendejo antaŭ nelonge estis elektita de la kvartalo kiel bona vendejo kaj pro tio li ricevis premion je 40 mil juanoj. Li faris peton al rilata departemento de Dongcheng-distrikto pri fonduso de 600 mil juanoj por entreprenado. “Mi ne scias, ĉu oni donos la fonduson al fremdlandano,” kun rideto diris Jiang Senhai.

 

    Jiang Senhai estas ne kontenta pri siaj atingoj, “Mi opinias, ke mi povos funkciigi pli multajn vendejojn por pli grandaj sukcesoj.” Ŝajnas al Jiang Senhai, ke liaj memfido kaj atingoj estas nedisigeblaj de la bonkoreco de ĉinoj. Li diris: “Se ĉinoj ne helpus min, mi ne havus hodiaŭan sukceson.”

 

    “Mi estas ludema kaj iam ne povis reveni hejmen antaŭ noktomezo. Miaj najbaroj do prizorgas miajn filinojn kiel siajn familianojn,” diris Jiang Senhai. Li tre dankas sinjorinon Cui, najbaron, domposedanton kaj vendistinon de lia T-ĉemiza vendejo en Nanluoguxiang. “Antaŭe ŝi mem entreprenis la butiketon kaj poste luigis ĝin al mi. Kiam mi ne faris decidon pri luado, ŝi atendadis mian decidon sen ludono de la butiketo al alia persono, kaj tio iagrade donis al ŝi iom da ekonomia perdo,” diris Jiang Senhai.

 

 

   "Komence mi restis en Pekino por lukrado, ĉar tiam Ĉinio havis multajn komercajn ŝancoj. Poste mi restis tie pro “homoj,” Jiang Senhai diris: “Nun najbaroj estas miaj bonaj amikoj, loĝkvartala komitato ofte invitas min partopreni en iliaj aktivadoj. Mi pensas, ke mi devas kontribui por disvolvo de Nanluoguxiang, ĉar mia hejmo estas tie.”

 

    Parolante pri nejusta traktado de ĉinaj komercistoj en aliaj landoj Jiang Senhai kolere diris: “Mi opinias, ke tio estas ne justa. Ĉinoj estas diligentaj kaj seriozaj kaj ili povas ricevi sukcesojn en ĉiu loko. Oni devas lerni de ili kaj ne malhelpi ilian disvolvon.” Li diris ankaŭ: “Ĉinoj estas modestaj, fervoraj kaj ĝentilaj. Mi neniam estis nejuste traktita dum mia dekkelk-jara restado en Ĉinio.”

 

 

   “Pekino estas mia hejmo, tie komenciĝis miaj amo, familio kaj komercado, kaj mi deziras fariĝi ĉino.” Jiang Senhai diris al mi, ke li petis verdan karton de Ĉinio, tamen ne sukcesis. Li diris: “Kun pacienco mi kredas, ke mi kaj miaj familianoj certe sukcesos fariĝi pekinanoj.”

 

(el Ĉinaj Novaĵoj pri Financo kaj Ekonomio)

Redaktoro: Liu Sigong

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng