Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Dawaciren: riĉiga gvidanto en Kesong-vilaĝo
2010-02-22

de GONGSANGLAMU

 

    En Naidong-gubernio de suda Tibeto situas Kesong-vilaĝo, kie vivas 46-jara Dawaciren sperta en riĉigado. Li establis fabrikon por prilaboro de pizvermiĉeloj, kaj porkobredejon, kaj li kondukas kunvilaĝantojn al riĉiga vojo. En la venonta jaro li planos starigi privatan legomvarmejon, plivastigos produktan skalon kaj riĉigos pli da kunvilaĝantoj.

 

    Sur la pordo de lia domo pendas ŝildo kun la vortoj “Juna riĉiga gvidanto”, kiu brilas sub sunlumo. Menciante sian fabrikon, s-ro Dawaciren rakontas, kvazaŭ malferminte sian radioaparaton. Nin akompanante viziti la du prilaborejojn novan kaj malnovan, li prezentas sian sperton en komercado en la pasinteco.

 

    Antaŭ starigo de la fabriko por produkti pizvermiĉelojn s-ro Dawaciren vivis en embaraso. “Kiam venis la Printempa Festo, li ne povis aĉeti manĝaĵojn kaj vestaĵojn rezulte de financa malfacilo. Iufoje por gajni skatoleton da cigaredoj li devigite ŝanĝis ĝin kontraŭ sia porcigreno. En 1995 politikoj lanĉitaj de registaro orientas lin al riĉiga vojo, li starigis privatan fabrikon por produktado de pizvermiĉeloj. Sed en la unuaj 2 jaroj li ne povis forvendi la pizvermiĉelojn kaj eĉ malprofitis pro manko de spertoj kaj teknologio.

 

    Kvankam s-ro Dawaciren klopodis, tamen malprosperis la funkciigo de la fabriko. Sed li ne deprimiĝis, li firme kredis sian certan sukceson en la estonteco. Li pene studis prilaboran teknologion kaj resumis spertojn. Iom post iom li tenas rilatan teknologion, per kiu li prilaboris bonkvalitajn pizvermiĉelojn kaj prosperigis sian komercon. Dume s-ro Dawaciren dufoje vizitis Wuhan-urbon por lernado kaj plilarĝigis sian vidkampon, kio inspiris lin por riĉigi karieron. Nun ne nur bongustaj sed ankaŭ elastaj estas la de li produktitaj pizvermiĉeloj, kiuj ankaŭ famas en iuj regionoj de Tibeto kaj ofte elĉerpiĝis.

 

    Dum produktado de pizvermiĉeloj s-ro Dawaciren trovis, ke post la prilaboro multiĝas postrestaĵoj, kio instigas lian imagon por solvi la problemon. Li starigis porkobredejon kaj mangigis tiujn postrestaĵojn al porkoj. Sed unu post alia aperis la novaj problemoj je porkobredado. Pro manko de spertoj pli ol 1/3 el porkoj mortis de grava epidemio, kio kaŭzis malprofiton ne malgrandan. Poste li ekstudis sciojn pri veterinaro kaj porkobreda teknologio, kiujn li iom post iom posedas. Nun malaperis la fenomeno pro porka epidemio. Li memfide diris: "Ĝenerale teknologio garantias postvivecon de porkoj escepte de tro frua morto de porkidoj.” Nun lia familio bredas entute 2 virporkojn, kelkajn porkidojn kaj 7 porkinojn, kiuj lastaj naskis jam maksimume pli ol 50-60 idojn. Pere de verdmanĝaĵoj kaj scienc-teknika rimedo s-ro Dawaciren nutras porkojn kun bonkvalita viando, kiuj altiras multajn aĉetantojn, kaj iuj el ili eĉ antaŭtempe pagas mongarantion.

 

    Plimultiĝis la enspezo de s-ro Dawaciren, dum lia komerco plivastiĝis. Li ekhelpis kunvilaĝantojn ankoraŭ malriĉajn. Li unue monhelpis familion kun patrino kaj filo. S-ro Dawaciren instruis al la patrino tekonlogion pri prilaboro de pizvermiĉeloj, kaj monhelpas ŝian filon ĝis plenkreskiĝo. Nun la supre menciita patrino jam veturis al Tibeto kaj la filo povas vivteni sin per laboro. Sub la helpado de lokaj registaroj s-ro Dawaciren investis 150 mil juanojn por starigi novan prilaboran fabrikon de pizvermiĉeloj kun aldono de novaj instalaĵoj. Baldaŭ lanĉiĝos la nova fabriko, kiu aranĝos la laboron por vilaĝanoj malriĉaj kaj armeanoj malmobilizitaj.

 

    En la lastaj jaroj s-ro Dawaciren lernis ankaŭ teknologion por planti legomojn, kaj li intencas starigi legomvarmejon ĉe sia privata parcelo. Nun en sia hejmo s-ro Dawaciren jam aldoniĝis televidilo, glaciujo, akvtrinkujo, komputilo, elektra forno kaj modernaj instalaĵoj. Ofte s-ro Dawaciren diras: “Nun mi ne havas alian ideon ol prosperigi sian komercon kaj riĉigi pli da kunvilaĝanoj.

 

Klarigoj pri fotoj:

 

 

 Ŝildo-- “Juna riĉiga gvidanto”   Atestoj de merito pendigitaj en la hejmo    Purigo en la privata fabriko 
         

 

 

 

   
 Porkoj grasaj kaj fortaj en porkobredejo    Okupado en sia porkobredejo    

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng