Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ŝanhajo okazigos aktivadojn por ĉinoj loĝantaj eksterlande rilatajn al la Monda Ekspozicio
2010-02-24

 

    La 22-an de februaro, la oficejo de la ŝanhaja registaro pri aferoj koncernantaj la ĉinojn loĝantajn eksterlande informis, ke dum la Ŝanhaja Monda Ekspozicio de 2010 Ŝanhajo organizos serion da aktivadoj, kia “Ĉinoj loĝantaj eksterlande revenu al la patrolando por viziti la Mondan Ekspozicion”.

 

    En la ses monatoj por la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, 2010 reprezentoj de ĉinoj loĝantaj eksterlande aŭ revenintaj al la patrolando kune okazigos la aktivadon “Ĉinoj sur la tuta terglobo vizitu la Mondan Ekspozicion”, paralele kun la aktivado “Ĉinaj entreprenistoj loĝantaj eksterlande al la Monda Ekspozicio” okazigata de la Ĉina Federacio de Ĉinaj Entreprenistoj Loĝantaj Eksterlande, kaj faros, laŭ la ĉeftemo de la Monda Ekspozicio kaj tiu de diskonigo de la ĉina kulturo, sciencajn interŝanĝojn inter ĉinoj loĝantaj eksterlande aŭ revenintaj al la patrolando.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng