La 7-an de marto senvualiĝis roboto Haibao, kiu kun alteco de 1.55 metroj povas ŝanĝi mienojn kaj havas funkciojn de informolivero, artoprezentado, saluto al gastoj, interparolo kun vizitantoj kaj fotado por vojaĝantoj.
Krome, Haibao scipovas gvidi vizitantojn vojaĝi en la ĝardeno de ŜME kaj prezenti ceremonion pri gardantoŝanĝo kaj kolektivan dancon. Dum la ŜME 37 Haibao-oj servos al vizitantoj en Ŝanhajo.