2010-03-19 Eble vi jam informiĝis de aliaj fontoj pri tio, ke la redaktoro de edukado.net partoprenis unu el la kunsidoj de la nova ILEI-estraro (kunveninta en la pasintaj tagoj en Roterdamo). Tio estis la unua fojo en la 8-jara ekzisto de la retejo, ke la instruista ligo oficiale agnoskis la paĝaron, kaj kun ĝia novelektita estraro Katalin Kováts sukcesis interkonsenti pri multflankaj kunlaborebloj.
Eble unu el la plej grandskalaj projektoj estas la printempe lanĉota reta instruista trejnkurso. Ĝi ne celas anstataŭi la jam funkciantajn kelkajn ĉeestajn trejnkursojn (kia ekz. okazas en Poznan), sed volas plivastigi la trejnigeblojn al tiuj, kiuj ne havas la rimedojn kaj eblojn por partopreni tiutipajn kursojn. Ni forte pensas pri ne-eŭropanoj, sed ne nur pri ili.
La celo de edukako.net lanĉi distancan trejnadon tute kongruis kun la tiudirektaj planoj de ILEI, tial kunigante niajn ideojn kaj fortojn ni lanĉos ene de ses monatoj pilotan prov-kurson, funkciigotan tra speciala sekcio de la (tiam jam) finkonstruita nova interfaco de “edukado.net”.
La kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo. La kernon de la programo formas metodiko, antaŭvidebla je du niveloj, al kiu necesos aldoni almenaŭ du kromprogramojn el elekto de plurera listo, kun ekzemple: gramatiko, fonetiko, lingvistiko, movado, literaturo.
La kursotaskoj estos pritaksitaj de kvalifikitaj gvidantoj, kiuj samtempe mentoros la studadon. Analizo de filmitaj modelaj lecionoj kaj lecioneroj ludos gravan rolon en la kurso, kiel ankaŭ multaj ekzercoj. Necesos pretigi ankaŭ studprogramojn kaj lecionplanojn. La kurso finiĝos per ekzameno, kutime per fizika ĉeesto en renkontiĝo kaj tiea prezento de modela leciono.
La lanĉaj partneroj estas “edukado.net” kaj ILEI, kiuj eldonos diplomojn al kurs-finintoj. Ili plie esploros eblojn partoprenigi oficialan edukinstitucion en la diplomado.
La kurso ne estos senpaga, sed per diversaj ofertoj ni vastigos la alireblon kiel eble plej vaste.
Ŝlosilaj agantoj estas Katalin Kováts de “edukado.net” kaj Duncan Charters flanke de ILEI.
Se vi interesiĝas pri eventuala partopreno en la trejnado kaj deziras esti informita pri la programo, bv. anonci vin -- sen ajna sindevigo -- ĉe: mailto:redaktanto@edukado.net por ke ni trovu vin rekte, kiam ni havas konkretajn informojn.
Kontaktadreso: redaktoro de edukado.net kaj Stefan MacGill, prezidanto de ILEI.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua |