Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
NASK en la venonta somero
2010-03-19

Studentaj loĝejoj ĉe internacia domo. 
 
 
Studento legas sur klifo en la UCSD-kampuso. 

 

    La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas prestiĝa trisemajna Esperanto-instituto, kiu okazas ĉiusomere ĉe la bela, apudmara Universitato de Kalifornio en San-Diego, Kalifornio. Ĝi allogas lernantojn kaj instruistojn el la tuta mondo.

 

    Kursoj okazas matene, do la posttagmezoj, vesperoj kaj semajnfinoj estas liberaj por prelegoj, ekskursoj, ludoj, diskutoj, aŭ simple por sunumi sur la apuda plaĝo...

 

    Helpo haveblas por studentoj; en pasintaj jaroj kvar studentoj de UR ricevis stipendiojn por partopreni en la kursaro. Ĉu la kvina estos vi? Nun estas tempo peti informon. Vizitu la retejon de NASK

aŭ kontaktu kursgvidanton Ellen Eddy ĉe (eddyellen cxe aol punkt com).

 

(el Esperanto ĉe UR kaj NASK)

Retaktoro: Jin Chenxi

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng