Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Feliĉon al la popolo per sunlumo
2010-04-07

de LIN MIN

 

    La Tibeta Aŭtonoma Regiono abundas je sunlumo, kies resurso okupas la unuan lokon en Ĉinio. Bone profiti de tiu ĉi verda energio por servi al la socia kaj ekonomia konstruado kaj disvolvi la sunan ekonomion estas tasko de sciencistoj kaj teknikistoj sur la altebenaĵo. Lastatempe mi faris viziton al la energi-esplora centro de Tibeto. Vicesploristo Hong Liang, direktoro de la centro, konigis al mi la situacion pri uzado de sunenergio, fruktodonajn faktorojn, problemojn kuŝantajn en disvolvado kaj belan perspektivon de rilataj entreprenoj.

 

    Demando: Kian procezon oni spertis dum esplorado, provado kaj popularigo de la programo pri sunenergio en Tibeto?

 

    Respondo: Ekde la meza periodo de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, oni faris teknologio-importadon, provadon de produktoj, popularigon kaj praktikadon, esploradon kaj ekspluatadon de novaj produktoj. Nuntempe, sunenergio estas uzata en pluraj flankoj de la popola vivo en Tibeto. Kaj jam formiĝis la merkato pri sunenergiaj produktoj, kiuj konsistigos novan industrion estonte.

 

    Demando: Kia estas la stato de sunenergio-uzo en Tibeto kaj al kiuj flankoj de la popola vivo ĝi servas?

 

    Respondo: Tibeto estas la regiono de Ĉinio, kie oni plej multe kaj plej vaste uzas sunenergion. Laŭ statistiko farita antaŭ 2006, Tibeto ĉiujare ŝparis fuelon je pli ol 130 mil tunoj da norma karbo kaj pli ol 100 milionojn da juanoj post popularigo de sunenergiaj ekipaĵoj en la tuta regiono. Nuntempe, la kvanto de ŝparitaj fueloj pligrandiĝas ĉiujare, sekve de senĉesa novigo de sunenergiaj produktoj kaj plia evidentiĝo de fuelo-ŝpara efiko.

 

    Sunenergio estas aplikita ĉefe en jenaj du flankoj: unue, ĝin transformi en elektron ĉefe por prilumado en la ĉiutaga vivo de popolanoj kaj elektro-provizado por disaŭdigo kaj televidado en agrikultura kaj paŝta regionoj; due, ĝin uzi kiel fuelon. Tibeto situas sur altebenaĵo kun klimato frosta, pro tio la tiea pokapa fuelo-konsumado estas pli multa ol tiu de aliaj lokoj de la lando. Sunenergiaj produktoj solvis por popolanoj la problemon pri hejtado en vintro kaj popularigo de sunenergiaj kuirfornoj -- tiun pri fueloj.

 

    Demando: Kiuj problemoj malhelpas disvolvon de la koncernaj entreprenoj?

 

    Respondo: Koncerne al la lastaj, la rilataj entreprenoj en Tibeto estas en malgranda skalo kun malforta bazo. Pro manko de teknikaj fortoj, multaj entreprenoj havas malfacilojn por fari renovigon teknike. Krome, negativaj faktoroj sin kuŝas en la merkato de sunenergiaj produktoj, kiaj febla konsumado de sunenergiaj produktoj, ties popularigo limigita pro manko de scioj pri ili, nerigolaj administrado super merkato, kontrolado kaj ekzameno pri rilataj produktoj ktp.

 

    Demando: Kiujn rimedojn oni havas por solvi la supre menciitajn problemojn kaj kies subtenon oni bezonas?

 

    Respondo: Niaj aferoj dependas de subteno de la registaro, kiu devas fortigi administradon super merkato de la sunenergiaj produktoj, malebligi enmerkatiĝon de la produktoj nekonformaj al la normo kaj klopodi por ke plejparto de la rilataj produktoj sur la merkato estu ŝatataj de konsumantoj. La koncernaj departementoj, kiaj tiuj pri kontrolo de produkto-kvalito, industrio kaj komerco, sciencoj kaj teknologioj, devas kune akceli konfirmadon al la rilataj produktoj vendataj sur la merkato. Konsidere al la kompare pli alta prezo de sunenergiaj produktoj, scienc-teknologia departemento devas pluapaŝe profundigi sian esploradon, ellabori novajn produktaĵojn, altigi efikon kaj malaltigi produktokoston de fotoelektraj produktaĵoj faritaj el sunenergio.

 

    Demando: Ĉu oni ellaboris novajn esplorajn programojn pri sunenergiaj produktoj?

 

    Respondo: De la teknologio-esplora flanko, nia centro planas fari pluan esploron pri elektroproduktado pere de sunenergia varmo en la venontaj 5 jaroj. Nuntempe, nia centro ja komencis kunlaboron kun la instituto de sunenergio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj cele plibone servi al la tibeta popolo, profitante de sunenergio.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua)

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng