Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pri Simon Wiesenthal
2010-04-12


Simon Wiesenthal 

 

Sidejo de la Centro Simon Wiesenthal

 

    Simon Wiesenthal, naskiĝis la 31-an de decembro 1908 sub la nomo Szymon Wiesenthal en Buczacz, nuntempe Bucac (Бучач), Ukrainio, tiam en Austrio-Hungario, mortis la 20-an de septembro 2005 en Vieno, Austrio, kaj estis travivinto de la naziaj koncentrejoj dum la Dua Mondmilito, kiu iĝis la plej konata postmilita ĉasisto de naziaj militokrimuloj.

 

    Li mem konsideris sin kiel serĉanto, kies tasko konsistis el legado kaj skribado de notoj: la nombron de la 1100 kondamnitaj militokrimuloj li komparis kun la nombro de la kondamnendaj pri kiuj li okupiĝis dum kvindek laborjaroj. Li rigardis sian laboron nelaste kiel "plenumado testamenta" por juna judino, kiu, en la koncentrejo, skribis en sia taglibro, ĵus antaŭ sia forpereo: "Ne forgesu nin, kaj ne forgesu niajn murdistojn!"

 

    Post sia bakalaŭro (1928) Simon Wiesenthal studis arkitekturon ĉe la teknika altlernejo en Prago kaj akiris inĝenieran diplomon en la jaro 1932. En 1936, li edziĝis kun la judino Cyla Müller kaj malfermis arkitekturan oficejon en Lvivo.

 

    Post kiam la sovetia Ruga Armeo invadis la orientan parton de Pollando en 1939, lia juda duonpatro estis enkarcerigata kaj eksproprietigata. Sekve, li finfine mortis pro tio. Simon Wiesenthal devis fermi sian oficejon kaj ne plu rajtis labori krom kiel teknikisto. Post la germana invado de 1941, li estis kiel judo arestata. Sur la merkata placo en Lvivo, germanaj soldatoj el la SS kaj el la Wehrmacht-armeo devigis la virojn de la urbo, stari apud lignaj kestoj grandaj kiel viroj. Komencis la pafmortigoj. Je la 12-a, tagmeze, la sonoriloj de la kristana preĝejo sonoris. Unu el la murdistoj ekkrias : "Schluss jetzt, Vesper" [Fino nun: ni iru manĝi!] (Originala interparolado kun Simon Wiesenthal) kaj la murdo ĉesis proksimume 10 ĝis 20 virojn antaŭ Simon Wiesenthal.

 

    Sekve de tio, li estis internigata en koncentrejo. Entute, li estis enkarcerigata en 12 koncentrejoj kaj estis liberigata (1945) el la koncentrejo Mauthausen fare de la usona armeo. Tamen, lia vivo estis ankoraŭ minacata poste, kiam li (1982) apenaŭ evitis bombatencon de nov-nazioj.

 

    Dum la Holokausto, la geedzoj Wiesenthal perdis 89 familianojn.

 

    Jam en la jaro 1953, Wiesenthal retrovis, danke al la helpo de filatelistoj, spurojn de Adolf Eichmann en Argentino. En 1954, li trovis peranton, kiu deklaris sin preta por identigi Adolfon Eichmann. Tamen ankoraŭ mankis al li nur kvin cent dolaroj por ties veturadaj kostoj. Tial, Wiesenthal petis la tiaman prezidenton de la Juda Mondkongreso, Nahum Goldmann, pri la monsumo, kion li tamen rifuzis. Ne antaŭ 1960 estis arestata, en Argentino, la germana Holokaŭsto-plananto Adolf Eichmann, fare de la israela sekretservo "Mossad" [Mosad], laŭ ordono de David Ben Gurion. Ĝis sia aresto, Eichmann povis vivi kaŝata en Argentino danke al la kompliceco de argentinaj diplomatoj kaj de funkciuloj de la katolika Eklezio, samkiel de la organizaĵo ODESSA [Odesa].

 

    En 1975 estiĝis disputo kun la aŭstra kanceliero Bruno Kreisky, kiu alvenis sub la nomo "Kreisky-Wiesenthal-afero" en la historiaj libroj: temis pri la pasinteco de la prezidanto de la dekstrisme popolisma Libereca Partio de Aŭstrio (FPÖ) Friedrich Peter kiel SS.

 

    Ĉar Simon Wiesenthal ne volis rigardi la eksan Prezidenton de la Federacia Respubliko Austrio Kurt Waldheim kiel nedezirata persono pro lia membreco al la SA, la reprezentanto de la Justico-ministerio de Usono Eli Rosenbaum riproĉis al li (1996) nekapablecon dum serĉado de la plej gravaj militokrimuloj. Tiu riproĉo damaĝis nur provizore la prestiĝon de Wiesenthal kaj kontrastas la kunlaboron de la usonaj aŭtoritatoj kune kun la naziaj sciencistoj kaj spionoj post 1945 (Operacio Overcast).

 

    Kiam li mortis, je la 20-a de septembro 2005, en sia domo de Vieno, li estis 96-jaraĝa. Li postlasis sian filinon Paulina. Sekve de siaj antaŭmortaj deziresprimoj, laŭ kiuj li ripozu en Israelo, li estis entombigata, je la 23-a de septembro 2005, en Herzlija-Pituach, en ĉeesto de reprezentantoj de la aŭstraj kaj israelaj registaroj.

 

(el http://eo.wikipedia.org)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng