Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rongbo-templo plej alta en la mondo
2010-05-17

    Rongbo-templo troviĝas proksime al Ĉomolangma en Dingri-gubernio de Tibeto. Ĝi kun 5100 metroj super la marnivelo estas la plej alta templo en la mondo.

 

    La templo kun fascina pejzaĝo estis ekkonstruita de lamao de la Ruĝa Sekto Awang Danzengluobu en 1899. En 1983 ĝi ricevis grandskalan riparon. Antaŭe en la templo loĝis 500 monaĥoj, kaj nun nur 50 bonzoj kaj bonzinoj.

 

    Rongbo-templo havas kvin etaĝojn kaj nun funkcias nur du etaĝoj. Laŭdire, oni konstruis la templon surmonte pro kvieteco de la ĉirkaŭaĵo. Lokanoj kredas je la sekto Nyingma. Ĉe la blanka pagodo ekster la templo kuŝas nanioj (ŝtonmasoj), kiuj estas konstruitaj de lokaj budhistoj por peti fortunon.

 

    En la ĉefa halo de la templo staras statuo de Ŝakjamunio kaj aliaj budho-statuoj. En prospera periodo la tempo havis 300 bonzojn kaj 300 bonzinojn kaj tie ili faris budhismajn aktivadojn. En la templo sidas halo por laŭtlegi sutrojn kaj alia halo, kie okazas ĉiujare 3-taga danco de sorĉist(in)oj en tranco la 15-an de aprilo laŭ la tibeta kalendaro, kaj fantomo-foriga ceremonio la 29-an de novembro.  

 

    Rongbo-templo ankaŭ estas kampadejo de alpistoj, kiuj montgrimpas laŭ norda deklivo de Ĉomolangma. Rigardate suden Ĉomolangma aspektas kiel granda piramido. En serena tago videblas bulo da laktoblankaj nebuloj kaj nuboj flirtantaj super Ĉomolangma. Ĝi estas mirindaĵo de la mondo.

 

    Rongbo-templo estas je 20 kilometroj distanca de la montpinto Ĉomolangma. De antikveco tibetnacianoj respektas Ĉomolangma kiel dion. Mila Riba (1040-1123), fondinto de Gahyu-sekto de la tibeta budhismo, sin kulturis 9 jarojn en kaverno ĉe Ĉomolangma. En mitorakonto cirkulanta inter tibetaj amasoj oni nomas Ĉomolangma kaj aliajn kvar montojn ĉe ĝiaj du flankoj "kvin longvivaj fratinoj" -- kvin diinoj.

 

    Malsupre de la templo fluas Rongbo-rivero el fontoj de tri grandaj glaciriveroj ĉe norda deklivo de Ĉomolangma.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng