Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la Monda Pokalo en Sudafriko
2010-06-18


Dancado en la inaŭguro  

 

Siphiwe Tshabalala (dekstra) ĝojkrias pro sia golo, la unua golo en tiu ĉi Monda Pokalo  
 


En matĉo  

 

    Je la 20-a horo de la 11-a de junio laŭ pekina tempo ( je la 14-a horo de la 11-a de junio laŭ loka tempo de Sudafriko) inaŭguriĝis la Monda Pokalo en la Piedpilk-urba Sportejo en JOHANNESBURG, Sudafriko.

 

    Tiu ĉi Monda Pokalo estas unuafoje okazigita en Afriko, tial ĝi estas alte taksita de la sudafrika popolo. 92-jara Nelson Rolihlahla Mandela, la antirasisma gvidanto kaj la unua negra prezidento de Sudafriko ĉeestos la inaŭguron laŭ plano, sed ĉar sia pranepino malfeliĉe mortis pro trafika akcidento, li ne aperis en la inaŭgura ceremonio. La inaŭguran ceremonion ĉeestis la eksprezidento Thabo Mbeki kaj la nuna prezidento Jacob Zuma de Sudafriko. La inaŭgura ceremonio daŭris 30 minutojn, kaj prezentadon ludis 1581 mondfamaj artistoj, dancistoj kaj muzikistoj. La televiziaj stacioj el 215 landoj kaj regionoj rekte dissendis la inaŭguran ceremonion surloke.

 

    Poste, la inaŭguraj matĉoj de la Monda Pokalo okazis en JOHANNESBURG. La gastiganta teamo kaj meksika teamo faris vanan matĉon per 1 kontraŭ 1. En la dua matĉo de la Grupo A, ankaŭ urugvaja teamo kaj franca teamo faris vanan matĉon per 0 kontraŭ 0.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Li Jianhua

 
 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng