2010-07-05
 Reago al sonoj de homoj |
|
 Robotoj "EMIEW2" |
Laŭ raporto de eksterlanda komunikilo, japana kompanio Hitachi lanĉis antaŭ nelonge novan roboton "EMIEW2". La roboto povas reagi al sonoj de homoj laŭ ricevita instrukcio de radioaparato. Ĝi povas ankaŭ iradi per siaj rul-lagroj sur malebena tereno en la oficejo kaj servi kiel ĝiaj "gvidisto" kaj "gardisto".
La roboto altas je 0.8 metro kaj pezas je 14 kilogramoj. La kompanio Hitachi metis sur ĝia dorso 14 megafonojn por ke ĝi povu ricevi sonojn de homoj en bruoj de muzikoj aŭ paŝoj. La roboto kapablas fari simplan interparolon kun homoj kaj eĉ disaŭdigi veterinformojn. Ĝia irad-rapideco povas atingi 6 kilometrojn hore, kiu estas sama kiel tiu de plenkreskulo en rapida irado.
Laŭ konigo la kompanio Hitachi ĉiam iras en la unua vico en esplorado de robotoj. En marto de 2005 la kompanio faris sian unuan inteligentan roboton "EMIEW1" kaj esperis, ke la seriaj robotoj "EMIEW" donos pli multajn helpojn al laboro kaj vivo de homoj en venontaj 5-6 jaroj.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin
|