Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Min Xiaoling - klopodado por E-movado
2010-08-16

de ZHANG XIAOTONG kaj JIN CHENXI

 

 

    De la 1-a ĝis la 6-a de aŭgusto, okazis en Pekino la 29-a Internacia Societo por Muzika Edukado, kiu estas nomata "Olimpikoj en muzika kampo". En la konferencejo estas Min Xiaoling, unusola esperantistino ĉeestanta la konferencon. La 11-an de aŭgusto ni honore invitis ŝin al EPĈ por akcepti intervjuadon, de kiu ni ekkonis ŝian sperton pri Esperanto kaj muziko.

 

    Malfacila vojo por E-studado

 

    Vestante sin per nigra jupo kun brila fenikso, ŝi parolis ridete. Nun ŝi estas mezlerneja instruistino de muziko, kaj jam komencis sian lernadon por doktoriĝo pri muzika kritiko. Kvankam ŝi estas sukcesa, ŝi suferis malfeliĉon en knabineco. Kiam ŝi estas infano, ŝia familio transloĝiĝis al vilaĝo. Pro malriĉeco, ŝi povis nur sin okupi pri terkulturado anstataŭ lerni en lernejo ĉiutage. Hazarde ŝi konis Esperanton de iu gazeto, kaj ŝi decidis lerni la lingvon en koresponda kurso. Tiam, la tuta elspezo de la lernado estis 2.4 juanoj (tiam 1 usona dolaro = 1.684 juanoj), kiu tamen estis granda sumo por ŝia familio. Por havi la sumon, ŝi sole falĉis herbon en sia libera tempo. Kiam la herbo fariĝis seka, ŝi ligis kaj vendis ĝin. Pro sia senĉesa klopodo, finfine ŝi kolektis sufiĉan monon kaj atingis sian celon, kion ŝi ĉiam deziras. Per la libro aĉetita en koresponda lernejo, ŝi lernis Esperanton post laborhoroj.

 

    "Esperanto ŝanĝis min"

 

    Antaŭ preskaŭ 30 jaroj, kiam Min Xiaoling eklernis Esperanton, ŝi certe ne sciis, ke Esperanto malfermis fenestron al la mondo por ŝi.

 

    En la jaro 1981, por partopreni en la E-konferenco en Lushan-monto, Jiangxi-provinco en orienta Ĉinio, Min Xiaoling unuafoje eliris el la terkulturejo kaj vidis la mondon eksteran. Ŝi diris, ke estas Esperanto, kiu malfermis la fenestron por ŝi. Antaŭ tio, ŝi sciis nur labori sur kampo, sed ne sciis urbegojn.

 

    "Ĉiuj esperantistoj similas al miaj familianoj, ĉar ili traktis min kiel sian fratinon. Mi tre dankas ilin." Pro la ŝanco donita de E-konferenco sur Lushan-monto, ŝi unuafoje kontaktis homojn el diversaj sociaj rondoj kaj plivastigis sian horizonton, tiel ŝi scivolis la eksteran mondon. En la sekvantaj jaroj, la ideo kaj amikoj alportitaj de Esperanto donis al ŝi grandan spiritan forton por ŝia sukceso en muziko.

 

    Certe, sur la vojo al sukceso, la helpado de esperantsitoj estas nemankigebla. "Mi renkontiĝis kun bonkoraj homoj en muziko kaj Esperanto, kaj ĉie estas amo en Esperantujo. Mi nur diras al vi malgrandan ekzemplon: en Huangshi-urbo de Hubei-provinco, mi havas mentoron -Sinjoro Wei Guangliang, li ofte skribis al mi en Esperanto. Kiam ajn mi skribis al li, li korektis erarojn en mia letero kaj resendis ĝin al mi, kaj tio tre altigis mian E-nivelon iom post iom."

 

    "Esperanto ŝanĝis min. La E-konfenreco sur Lushan-monto donis al mi bonan ŝancon por koni la mondon ekter mia vilaĝo." Min Xiaoling diris kun profunda sento.

 

    Mi amas muzikon, certe kaj Esperanton

 

    Min Xiaoling tre ŝatas muzikon, ke ŝi ĉiam kantis dum laboro en la kamparo. Iutage ŝia talento estis trovita de iu muzika instruisto, kaj li decidis senpage instrui al ŝi muzikajn sciojn. Post kelkaj monatoj, pro rekomendo de la instruisto, i eniris Wuhan-an Muzikan Instituton por ricevi profesian muzik-edukadon, kaj tie ŝi lernis ludi ĝengon, kanti kaj danci. De post kiam finiĝis la lernado en la instituto, komenciĝis ŝia memlernado de muziko. Dank' al ŝia diligenta lernado, ŝi fariĝis instruistino de muziko en iu mezlernejo.

 

    En la jaro 2004 okazis en Pekino la 89-a Universala Kongreso. "Estus tre bone se mi povus prezenti tradician ĉinan muzikon al la ĉeestantoj." Ŝi sin anoncis por la internacia vespero. Kaj post rigora elektado, ŝia programo estis elektita el kelkcentoj da programoj. Fine, ŝi realigis ŝian revon kaj prezentis al ĉeestantoj la programon - tradician ĉinan muzikon luditan per ĝengo, kiu donis profundan impreson al ĉiuj ĉeestantoj. "Dank’al Esperanto, mi povas havi tiun ŝancon por prezenti tradician ĉinan muzikon por amikoj eksterlandaj,"diris ŝi. "Mi amas muzikon, certe kaj Esperanto."

 

    Ĉiam mi kontribuas por E-movado

 

    De post 2004, Min Xiaoling ĉiam penas kontribui por E-movado. Ĉi-foje Min Xiaoling vizitis Pekinon por partopreni en la 29-a Internacia Societo por Muzika Edukado (ISME), kiu unuafoje okazis en Ĉinio. Ĝin ĉeestis pli ol 3000 ekspertoj pri muzika eduko kaj muzikistoj el 65 landoj. Dum la 6 tagoj de la konferenco, okazis serioj da koncertoj, seminarioj kaj akademiaj forumoj, en kiuj metodoj por muzika eduko de diversaj landoj estis prezentitaj. Tie iris kaj reiris iu esperantistino - Min Xiaoling, kiu estas la unusola ĉeestanta esperantisto en tiu konferenco.

 

    Kvankam tiu grava aktivado estas limigita en muzika kampo, sed Min Xiaoling ne forgesis Esperanton. Dum la 89-a UK en Pekino ŝi amikiĝis kun kelkaj esperantistoj-muzikistoj, tial ŝi volas trovi iujn el la malnovaj amikoj aŭ novajn amikojn havantajn samajn idealojn kun ŝi, sed vane.

 

    Ĉeestante la konferencon, ŝi ankaŭ prizorgis la aranĝon de la muzika konferenco por lerni spertojn por E-kongreso. Post la konferenco, ŝi tuj telefonis al respondeculo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj prezentis sian proponon, ekzemple, estas lerninda de ni, ke desegno kaj vendo de rilataj produktaĵoj por ISME, ĉar kiuj plivastigi influon de la konferenco kaj ricevi ekonomian profiton.

 

    En tio la profunda emocio de Min Xiaoling al Esperanto estas klara.

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng