2010-09-08
 Respondeculoj de la 4 naturaj rezervejoj kun statuo de tibeta antilopo |
La 6-an de septembro, 4 naturaj rezervejoj sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kunvenis en Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco. En la kunveno respondeculoj de la 4 naturaj rezervejoj retrorigardis la protektadon al tibetaj antilopoj en la pasintaj 10 jaroj, kaj subskribis memorandon pri kunlaboro de la 4 naturaj rezervejoj. Tio signifas, ke ili kune klopodos por protektado al tibetaj antilopoj.
La 4 naturaj rezervejoj estas la Administracio de la Aljin-monta Naturrezervejo Ŝtatnivela en la Bazhou-a Subregiono de Xinjiang, la Naqu-a kaj Ali-a Administracio de la Qiangtang-a Naturrezervejo Ŝtatnivela en Tibeto, la Administracio de la Sanjiangyuan-a Naturrezervejo Ŝtatnivela en Qinghai kaj la Administracio de la Kekexili-a Naturrezervejo Ŝtatnivela en Qinghai.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|