Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Aserto de Ekonomia respondeco de Ĉinio" provas ĉinan saĝecon
2010-10-18

de HOU YANFANG

 

    Lastatempe, okcidentaj landoj publikigis kelkajn asertojn, ekzemple, "Respondeco de lando kun favora saldo", "Tiu de kreditoro-lando", "Tiu de lando kun grandega deponaĵo","Tiu de lando konsumanta multege da energioj", kaj "Tiu de lando ellasanta multe da karbono". Tiuj asertoj efektive estas malrespondecaj, senbazaj kaj komplete ŝaŭmaj.

 

    Kvankam Ĉinio akiris grandajn sukcesojn, tamen ĝi restas evoluanta lando, kio estas nerefutebla fakto. Tio kion la financa krizo donis al Ĉinio devas esti ŝanco por repensi la disvolvan modelon kaj rekonfirmi disvolvan orienton. En la Juĝate laŭ la pokapa totala enlanda produktovaloro, nun tiu de 97 landoj kaj regionoj jam estas pli ol 3,000 usonaj dolaroj, kaj tiu de 51 landoj kaj regionoj superis 10 mil usonajn dolarojn, kaj tiu de 18 landoj inkluzive de Usono kaj Japanio superis 40 mil usonajn dolarojn. En la pasinta longtempa periodo, Ĉinio estis ekster la 100 unuaj landoj. Juĝate laŭ la progresa nivelo, Ĉinio ankoraŭ situas en la progreso de industriigo kaj urbanizado, kompare kun ĉefaj evoluintaj landoj en post-moderna nivelo, la distanco restas granda.

 

    Krome, en la disvolva modelo de Ĉinio ankoraŭ ekzistas kelkaj problemoj, ekzemple, kruda kreska maniero, malracia ekonomia strukturo kaj neperfekta sistemo ktp. Realigo de ekonomia disvolva maniero bezonas ne nur turniĝon de kruda kresko al intensa kresko, sed ankaŭ turniĝon de sola ekonomia kresko al la tutflanka, harmonia kaj daŭrigebla, tial, la tasko estas tre malfacila. Precipe nun, alvizaĝe la multajn nedeterminecojn antaŭ la monda ekonomio, samtempa realigo de ekonomia kreskado kaj ekonomia struktura aranĝo estas tre malfacila.

 

    Dum la financa krizo envolvanta la tutan mondon, kvankam ŝarĝanta sin per peza tasko, Ĉinio traktis la krizon kune kun aliaj landoj de la mondo, kaj ludis gravan rolon, kio elmontras la figuron de respondeca granda lando. Kiel la dua importa lando, en la situacio ke la tutgloba vara komerc-sumo malkreskis je 23% kaj la importo de Usono malkreskis je 26%, la importo de Ĉinio malkreskis nur je 11%. De la kuranta jaro, la importo de Ĉinio kreskis je 40%, sed la favora saldo daŭre malkreskis, tio sendube kontribuis al la reprosperiĝo de la monda ekonomio. En junio de la kuranta jaro, Ĉinio refoje reformis la sistemon por reguligi la ŝanĝan proporcion de RMB , plilarĝigis la ŝanĝan kampon, tial la valuta kurzo povas plibone reagi laŭ merkata prezentado kaj bezonado, tio estis laŭdita de plej multaj landoj kaj ankaŭ refoje pruvis, ke Ĉinio estas respondeca por la monda ekonomio.

 

    Antaŭ la faktoj la "Aserto de ekonomia respondeco de Ĉinio" estas falsa teorio nedefendebla. Ĉinaj aktivadoj estas nekritikeblaj de ajna angulo. Sed, la "Aserto de ekonomia respondeco de Ĉinio" revigliĝis en la decidiga momento, eble Ĉinio damaĝis la interesojn de unu evoluinta lando, kiu opinias, ke ĝi devas sole ĝui la interesojn. Ĝuante interesojn pro ĉina kreskado, oni ankaŭ kontestis ĉinan kreskadon, tio estas duobla normo. Efektive, ili postulas multe de Ĉinio, kaj devigas, ke Ĉinio observu la de ĝi ellaboritan kriterion kaj prenu pli grandan respondecon, tio elmontris la nervozadon kaj timon pri ĉina evoluado, kaj la intencon de konservado de ilia ekonomia superrego.

 

    Laŭ mia opinio, oni devas juĝi aktivadojn de grandaj landoj per respondeco surbaze de kompleta konsidero pri la interesoj en la tuto, sed ne uzi duoblan normon kaj nek funkcii kiel instrumento de iuj grandaj landoj por subfosi aliajn landojn kaj ordoni la mondon.

 

    Nun, Ĉinio jam turniĝas de fermiteco al malfermiteco, de periferio de la monda ekonomia sistemo al ĝia kerno, de la rando al la centro de la internacia scenejo. Kaj en tiu procezo, okazos ankoraŭ la similaj fenomenoj, ke la okcidentaj landoj premas Ĉinion kaj postulas tro multe de Ĉinio. Kiel ĝuste traktas la nejustajn riproĉojn de la okcidentaj landoj, tio provos spiritostaton kaj saĝecon de nia lando. Malgraŭ ĉio ĉi tio por ni la plej grava afero firme iri nian vojon de reformado kaj disvolvado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng