2010-11-03 de LI JIANHUA
 Herba kvadrato por fiksigi sablon |
|
 Parto de Yinchuan |
|
 Strata nomtabulo kun islamaj trajtoj en la ĉina, angla kaj araba lingvoj. |
|
 Verdaj gazonoj |
|
 Internacia Ekspoziciejo de Yinchuan |
|
 Maljunulo en matena parko |
|
 Popolo faranta fizikan ekzercadon |
Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono siutas en meza Ĉinio kaj laŭ areo ĝi estas la plej malgranda el la 5 aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, ĉar ĝia areo estas nur 66 mil kvadrataj kilometroj, kaj la areo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas 1.6 milionoj da kvadrataj kilometroj, tiu de Tibeta Aŭtonoma Regiono -- 1.2 milionoj da kvadrataj kilometroj, tiu de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio -- 1.1 milionoj da kvadrataj kilometroj, kaj tiu de Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono -- 236 mil kvadrataj kilometroj.
En nordokcidenta Ĉinio ekzistas 8 grandaj dezertoj, kaj 3 el ili ĉirkaŭas Ningxia-Huj-nacian Aŭtonoman Regionon.
Kvankam la tieaj naturaj kondiĉoj estas tre malbonaj, tamen la Ningxia-a popolo ĉiam heroe kontraŭbatalas dezertojn en la pasintaj jardekoj kaj jam akiris rimarkindan sukceson. Ili superregis la sablon per herbaj kvadratoj kaj la efiko estas multe laŭdata de la tuta mondo. Nun personoj el multaj landoj venas por lerni ilian sperton pri superrego de sablo. Krome, en 2007, Yinchuan-urbo estas nomata "Ŝtata Ĝardeneska Urbo".
Atinginte Yinchuan oni antaŭ ĉio rimarkis, ke la urbo estas pura kun multe da arboj, verdaj gazonoj kaj klaraj riveroj. Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke en 2010, la verdaĵoj konsistigis pli ol 43% de la urba areo, la pokapa verd-spaca areo estas 14.01 kvadrataj metroj, kaj 12% de la tero estas kovrita de arbaro. Pro tio, la Nacia Verdiga Komitato de Ĉinio nomis Yinchuan kiel "Modela urbo pro verdigo de Ĉinio".
|