Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La nombro de tibetaj antilopoj en la ŝtata natura rezervejo Qiangtang multiĝis al 100 mil
2010-11-17

de WEN TAO

 


Tibetaj antilopoj en la rezervejo

 

    Antaǔ nelonge mi informiĝis de la Forstuma Administracio de la Tibeta Aǔtonoma Regiono, ke en la lastaj 10 jaroj la konstruado de la ŝtata natura rezervejo Qiangtang akiris rimarkindan sukceson: bazaj instalaĵoj pli kaj pli perfektiĝis, la koncepto laǔleĝe protekti sovaĝajn bestojn enradikiĝis en la koron de la popolo kaj protekta reto de sovaĝaj bestoj iom post iom formiĝis.

 

    La rezervejo sidas en nordo de la Tibeta Aǔtonoma Regiono, sude de la montaroj Kunlun kaj Kekexili kaj norde de la montaroj Gandise kaj Nyainqentanglha. Kun areo de 29.8 milionoj da hektaroj ĝi estis konfirmita de la popola registaro de la Tibeta Aǔtonoma Regiono kiel regiona natura rezervejo en julio de 1993 kaj estis sankciita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kiel ŝtata natura rezervejo en aprilo de 2000. La ĉefa tasko de la rezervejo estas protekti herbejojn sur altebenaĵo kaj ekologian sistemon sur frosta kaj dezerta stepo, tibetajn antilopojn, sovaĝajn azenojn, sovaĝajn poefagojn kaj aliajn rarajn pereontajn specojn de bestoj.

 


Tibetaj antilopoj en la rezervejo 

 

    Laǔ donitaĵo de la Forstuma Administracio de la Tibeta Aǔtonoma Regiono, de la jaro 2000 post fondiĝo de la ŝtata natura rezervejo Qiangtang la nombro de tibetaj antilopoj multiĝis de 60 mil al 120 mil, tiu de sovaĝaj poefagoj multiĝis de pli ol 6 mil al 9 mil kaj tiu de sovaĝaj azenoj multiĝis de 50 mil al 80 mil. Krome la nombro de specoj de aliaj sovaĝaj bestoj pliiĝis jaro post jaro. Krom unuaklasaj protektataj bestoj, kiaj tibetaj antilopoj, sovaĝaj poefagoj kaj sovaĝaj azenoj, en la rezervejo vivas ankaǔ duaklasaj protektataj bestoj, kiaj tibetaj gazeloj, ovioj, pseǔdojsoj, sume pli ol 100 specoj de raraj sovaĝaj bestoj.

 

    Estro de la fako pri protekto de sovaĝaj bestoj sub la Forstuma Administracio de la Tibeta Aǔtonoma Regiono diris, ke la reta konstruado en la rezervejo liveris bonan vivmedion por rapida revigligo de specoj de sovaĝaj bestoj. En la lasta jaro laǔ la principo: protekti en la unua loko kaj samtempe akceli disvolviĝon, oni senĉese rapidigis konstruadon de la rezervejo Qiangtang, pene kompletigis protektan sistemon de sovaĝaj bestoj, plifortigis propagandon kaj plenumon de leĝoj kaj efike akcelis harmonian disvolviĝon de homoj kaj la naturo.

 


Sovaĝaj azenoj en la rezervejo 

 

    Krome la registaro donis monsubtenon por kompensi perdojn kaǔzitajn de sovaĝaj bestoj. En 2009 la regiono Naqu, kie sidas la rezervejo Qiangtang, ricevis kompenson de pli ol 10 milionoj da juanoj. Tio multe altigis aktivecon de popolamasoj protekti sovaĝajn bestojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng