Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La granda familio fariĝis el 7 ruĝaj ibisoj en la pasintaj 30 jaroj
2010-11-25


Familio de ruĝaj ibisoj

 

    La ĵurnalisto informiĝis de la administracio de la ŝtatnivela natura rezervejo de ruĝaj ibisoj en Hanzhong, Shaanxi, ke post preskaŭ 30 jaroj de kreskigado kaj protektado, la nombro de ruĝaj ibisoj, nomitaj "gemoj en la oriento", kreskis de 7 trovitaj en gubernio Yangxian, Shaanxi en 1981 al nun 1400, inter kiuj 700 estas sovaĝaj.

 

    Ruĝaj ibisoj estas birdoj ĉe la rando de pereo kaj bestoj sub la unua-klasa protekto de la ŝtato. Ili vivis en Japanio, Ĉinio, Rusio kaj Koreio. En la 1930-aj jaroj la nombro de la speco rapide malkreskis pro ekomedia malboniĝo, kaj post la 1950-aj jaroj iom post iom ne aŭdeblis la informo pri la birdoj en tiuj landoj, kaj oni eĉ opiniis, ke la speco malaperis. Post kiam ĉinaj ornitologoj mirakle trovis sep sovaĝajn ruĝajn ibisojn en gubernio Yangxian en la jaro 1981, Ĉinio fariĝis ununura lando kiu posedas sovaĝajn ibisojn, kaj gubernio Yangxian fariĝis fokuso de la tuta mondo.

 

    "Por protekti ruĝajn ibisojn, la gubernio povas disvolvi nur organikan agrikulturon," diris Jia Lianyou, estrarano de la gubernio. Ekde la jaro 1990 la gubernia registaro sinsekve publikigis koncernajn difinojn, ke oni ne uzu kemian sterkaĵon, insekticidon, nek faru eksplodigon en minejoj aŭ petardojn surmonte por ne ĝeni la ruĝajn ibisojn.

 

    La ĵurnalisto vidis en la protekt-breda centro de ruĝaj ibisoj en gubernio Yangxian, Shaanxi, ke pli ol cent ruĝaj ibisoj ĝuas manĝaĵojn en kaĝoj plektitaj el ferdratoj. En kaĝoj kun natura medio pli ol dek ruĝaj ibisoj aŭ kaptas misgurnojn kaj fiŝetojn en artefarita lago, aŭ serĉas manĝaĵojn sub arboj. Sur kampoj kaj arbaroj apud la centro foje kaj foje vidiĝas sovaĝaj ruĝaj ibisoj serĉantaj manĝaĵojn, aŭ flugantajn en la aero.

 

    Nun 900 ruĝaj ibisoj troviĝas en la areo de pli ol 3000 kvadrataj kilometroj de gubernio Yangxian kaj apudaj gubernioj kaj distriktoj, kaj 93 ruĝaj ibisoj estis sinsekve donacitaj al Sado en Japanio, Gyeongsangnam-do en Korea Respubliko por establi dek kreskigajn bazojn de ruĝaj ibisoj.

 

    Yan Lu, vicdirektoro de la protekt-breda centro konigis, ke kvankam jaroj post jaroj kreskis la nombro de sovaĝaj kaj bredataj ruĝaj ibisoj, tamen pro grandiĝo de la nombro de ruĝaj ibisoj kaj ilia agad-sfero, kaj nestabileco de la natura migrado kaj aparteco de agado, la perspektivo por protekti ruĝajn ibisojn ne estas tiel brila, kaj kiel protekti ruĝajn ibisojn en pli granda spaco de la rezervejo estas grava problemo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng